Blauen BL
Blauen | |
---|---|
---> | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Laufen |
Koordinatoj | 47° 31′ 0″ N 7° 31′ 0″ O / 47.51667 °N, 7.51667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 0″ N 7° 31′ 0″ O / 47.51667 °N, 7.51667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 694 |
Areo | 533 km² |
Alteco | 7,13 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4223 |
Komunumkodo | 2781 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Blauen estas komunumo en la distrikto Laufen en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 694 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Blauen situas sur teraso ĉe la suda flanko de la samnoma ĵurasa montoĉeno en la nordo de la distrikto. La komunuma teritorio etendiĝas sur 7,13 km², de kiuj 34% servas al agrikulturo, 60% estas kovritaj de arbaro kaj 6% konsistas el setlejoj.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Blauen limas al Dittingen, Zwingen, Nenzlingen, Pfeffingen, Ettingen kaj la du soloturnaj komunumoj Hofstetten-Flüh kaj Metzerlen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Blauen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la reto de la publika trafiko la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Laufen.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Blauen datiĝas el la jaro 1147 kiel Blakwan.
En mezepoko Blauen apartenis al la Baronejo Zwingen, la regejo de la baronoj de Ramstein. Post ties formorto ĝi kun la baronejo transiris al la Princepiskopejo Bazelo, kies voktoj ĝin regis ĝis la Franca Revolucio en la jaro 1792. Blauen nun fariĝis parto de la Raŭraĥa Respubliko kaj poste kun la Kantono Laufen estis integrita en la franca departemento Mont-Terrible. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis Blauen al Kantono Berno. En la jaro 1994 ĝi kun la tuta distrikto Laufen aliĝis al Kantono Bazelo Kampara.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|