Blua siberia najtingalo
Blua siberia najtingalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blua siberia najtingalo, masklo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Luscinia cyane (Pallas, 1776) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La blua siberia najtingalo, Luscinia cyane, estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj. Ĝi estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata muŝkaptuledo (Muscicapidae). Ili, kaj similaj malgrandaj specioj, formas la grupon de la Saksikolenoj.
Tiu palearktisa specio estas pli granda ol la Eŭropa ruĝgorĝulo. La reprodukta masklo estas nekonfuzebla kun bluaj supraj partoj kaj blankecaj subaj partoj kaj blunuancaj ventroflankoj; krome estas nigreca masketo el la beko al la okulo kaj suben limigante la vizaĝon disde la blanka gorĝo kaj al ŝultroj. La femuroj estas bluecaj kaj la kruroj rozkoloraj. La ino estas multe pli senkolora, ĉar ŝi havas brunajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn. Ŝia malhela okulo elstaras en ŝia pli palbruna vizaĝo. Estas klara ekzemplo de seksa duformismo.
Ĵusa serĉado sugestas, ke tiu specio estas unu de kelkaj orientaziaj membroj de Luscinia kiu estu klasita kiel nova genro kune kun la Japana kaj la Rjukjua ruĝgorĝuloj.[1]
Ĝi estas migranta insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en orienta Azio ĝis Japanio. Ili vintrumas en sudorienta Azio kaj Indonezio.
La reprodukta habitato estas arbaro de koniferoj kun densa subkreskaĵaro, ofte ĉe riveroj aŭ arbarbordoj. Ili manĝas surgrunde, sed estas tre timida. Vintre tiu birdo tendencas ankaŭ resti inter densa vegetaĵaro.
Tiu specio estas tre rara vaganto en Eŭropo, kaj havas vagantan statuson eĉ tiom oriente kiom ĝis Barato.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2006) “The origin of the East Asian Erithacus robin, Erithacus komadori, inferred from cytochrome b sequence data”, Molecular Phylogenetics and Evolution 39 (3), p. 899–905. doi:10.1016/j.ympev.2006.01.028.