Blugorĝa tukaneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blugorĝa tukaneto
Blugorĝa tukaneto
Blugorĝa tukaneto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Aulacorhynchus
Specio: A. caeruleogularis
Aulacorhynchus caeruleogularis
(Gould, 1854)
Konserva statuso
NR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blugorĝa tukaneto, Aulacorhynchus caeruleogularis, estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. Ĝi loĝas en la montaraj arbaroj de Kostariko kaj okcidenta Panamo. Dum foje ĝi estis konsiderita specio baze ĉefe sur morfologio,[1] plej parto de fakuloj daŭre konsideras ĝin subspecion de la Smeraldotukano,[2][3] kaj tiam la scienca nomo de la Blugorĝa tukaneto estas Aulacorhynchus prasinus caeruleogularis.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe ĉiu tukano, la Blugorĝa tukaneto havas grandan longan bekon, kiu estas ĉikaze nigra kun flavo en supra makzelo kaj blanka strio ĉe bazo, sed, unike inter la grupo de la Smeraldotukano, kun ruĝeca makulo ĉe la bazo de la supra makzelo. La brusto kaj la resto de la korpo estas ĉefe verda kun helaj kaj malhelaj nuancoj, escepte ĉe la gorĝo, kiu estas blua, kaj la vostopinto kaj pugo, kiuj estas ruĝecaj. Ambaŭ seksoj similaspektas, sed inoj ĝenerale havas pli malgrandan bekon kaj similas pli malgrandaj.

Nematuruloj[redakti | redakti fonton]

Nematuruloj de Blugorĝa tukaneto naskiĝas blindaj kaj nudaj. Ili ne malfermas siajn okulojn ĝis kiam ili estas ĉirkaŭ 25tagaĝaj, kaj ili estos komplete kovritaj de plumoj kiam ili estas ĉirkaŭ 35tagaĝaj. Plej nematuruloj de la specio ne elnestiĝas ĝis kiam ili estas ĉirkaŭ 45tagaĝaj. Kiam ili lasas sian neston, la bekoj jam similas al tiuj de la gepatroj laŭ koloro kaj formo, sed ili ne estas ankoraŭ jam maturuloj.

Habitato kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Blugorĝa tukaneto loĝas en humidaj montarbaroj de Kostariko kaj okcidenta Panamo. Ties natura altituda teritorio estas el 762 m al 2316 m super la marnivelo. Ĝi estas ĝenerale komuna en sia teritorio, sed ĝi ne estas kalkulita de la IUCN, kie ĝi estas konsiderata subspecio de la Smeraldotukano.

Tiu tukano nestumas en malnovaj truoj de pegedoj holes. La nestoj povas esti ĝis 21 m supergrunde. Ĉiu nesto enhavas 2-4 blankajn ovojn, kiuj estoskovataj dum ĉirkaŭ 15 tagoj.

Tiu birdo ĉefe konsumas fruktojn kaj insektojn, sed ili povas manĝi ankaŭ ovojn de aliaj birdoj. La voĉo de la Blugorĝa tukaneto estas laŭta kaj altatona (foje bastona) rrrip, rrrip, rrrip, rrrip,.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Navarro, A., A. Peterson, E. López-Medrano, & H. Benítez-Díaz. 2001. Species limits in Mesoamerican Aulocorhynchus Toucanets. The Wilson Bull. 113(4): 363-372.
  2. American Ornithologists' Union. 1998. The AOU Checklist of North American Birds. 7th edition w. supplements. ISBN 1891276004
  3. Dickinson, E. 2003. The Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World. Christopher Helm. ISBN 0713665362
  4. Skutch, A. F. 1944. Life History of the Blue-throated Toucanet. Wilson Bulletin 56: 133–151. Available online Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine