Bobrava montetaro
Bobrava montetaro | |
ĉeĥe Bobravská vrchovina | |
montaro | |
Naturparko Bobrava
| |
Oficiala nomo: Bobrava montetaro | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distriktoj | Distrikto Brno-provinco, Distrikto Blansko |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Brna montetaro |
Najbaraj unuoj | Dija-svratka valego, Drahana montetaro, Boskovica sulko |
Subulaj unuoj | Leskounská vrchovina, Lipovská vrchovina, Řečkovicko-kuřimský prolom |
Akvejo | Svratka, Jihlava |
Plej alta punkto | |
- situo | Kopeček |
- alteco | 479 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 12′ 44″ N 16° 26′ 51″ O / 49.21222 °N, 16.44750 °O (mapo) |
Areo | 371,00 km² (37 100 ha) |
Geologia konsisto | Brna masivo |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Portalo pri Geografio |
Bobrava montetaro (ĉeĥe Bobravská vrchovina) estas geomorfologia tutaĵo en Ĉeĥio apartenanta al Brna montetaro. Tra orienta direkto trafluas en ĝi rivereto Bobrava kaj riveroj Svratka kaj Jihlava. Ĝi estas kreata de magmorokaĵoj de brna plutonio. Sur ĝia randoj estas profundaj valoj, akvaj fluantoj estas kutime mallongaj kaj ili havas grandan falon. La plej alta punkto estas Kopeček – la pinto situas en la katastra teritorio Brno-Bystrc, proksimde de kampurbo Ostrovačice kaj ĝi atingas altecon 479 m.s.m.
Membrigo
[redakti | redakti fonton]Bobrava montetaro dividiĝas en tri subtutaĵojn. En ĝia suda parto troviĝas Leskounská vrchovina, plata altaĵaro kun la plej alta punkto U stavení (415 m. s. m.) ven Krumlova arbaro. En la meza parto etendiĝas Lipovská vrchovina, kies la plej alta punkto estas Kopeček, kaj norde poste Řečkovicko-kuřimský prolom.
Bobrava montetaro najbaras kun Drahana montetaro, Dija-svratka valego kaj Boskovica sulko.