Bokor
Bokor estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Pásztó. La loknomo signifas: arbedo.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 7 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9296/19.5419
- Loĝantaro: 130
- Poŝtkodo: 3066
- Telefonprefikso: 32
Situo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Pásztó troviĝas 26, Szécsény 27, Salgótarján 49, Miskolc 142, Budapeŝto 103 km-ojn [1] Arkivigite je 2016-05-12 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1265. En 1439 Stefano Báthory ricevis la kampojn, la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Buják. Vilaĝservoj estas kulturdomo, interretejo, hoteleto, futbalejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- luterana preĝejo de 1790
- restaĵoj de preĝejo el la 13-a jarcento
- muzeeto