Saltu al enhavo

Bolivia Laborista Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bolivia Laborista Centro
laborista sindikato Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1952 vd
Lando(j) Bolivio vd
Sidejo La-Pazo
Fondinto(j) Juan Lechín Oquendo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Bolivia Laborista Centro (hispane Centra Obrera Boliviana, akronime COB) estas la tegmenta organizaĵo de boliviaj sindikatoj.

Ĝi estis fondita en 1952 post kiam la Movimiento Nacionalista Revolucionario ekregis tra revolucio. La plej forta membrogrupo de la COB estis la Federación Sindical de Trabajadores Mineros de Bolivia FSTMB (Unio de Boliviaj Minlaboristoj), kiu en 1946 adoptis la "Pulacayo-Tezojn", revolucian, trockisman inspiritan programon kiu iris preter sindikataferoj [1]. De 1952 ĝis 1987, la COB estis gvidita fare de Juan Juan Lechín Oquendo, kiu ankaŭ estis estro de la FSTMB [2].

La COB estas tradicie "ribelema" kaj konfliktema kaj havis malfacilan rilaton kun ĉiuj boliviaj prezidantoj ekde la 1950-aj jaroj. Pli lastatempe, ĝi ludis gravan rolon dum la manifestacioj kiuj faligis prezidanton Carlos Mesa de ofico en 2005. La COB nuntempe subtenas la ŝtatigon de gasproduktado kaj batalis kontraŭ la privatigo de la trinkakva kompanio de Cochabamba en 2000 [3]. En 2010, la centro organizis manifestaciojn kiuj kaŭzis pensireformon en 2010. En 2011, ĝi organizis dekdu-tagan ĝeneralan strikon por akiri pli altajn salajrojn.

La organizaĵo reprezentas proksimume 2 milionojn da boliviaj laboristoj de diversaj industrioj kaj la publika sektoro kaj estas en proksima kontakto kun gvidantoj de la indiĝena loĝantaro, ekzemple: Felipe Quispe Huanca [1]. La nuna sindikata sekretario de la COB estas Jaime Solares, revolucia socialisto, kiu ankaŭ ne havas tre bonan rilaton kun Evo Morales, la eksa bolivia prezidento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 García Linera, Álvaro. (2004) Sociología de los movimientos sociales en Bolivia: Estructuras de movilización, repertorios culturales y acción política. La Paz, Bolivia: DIAKONIA, Accion Ecuménica Sueca. ISBN 99905-0-623-X.
  2. Central Obrera Boliviana (COB). Contribución voluntaria al Segundo Ciclo del Examen Periódico Universal de la República Bolivariana de Venezuela, para la 26° Sesión del Grupo de Trabajo sobre el Examen Periódico Universal Periodo 2012-2016, https://uprdoc.ohchr.org/uprweb/downloadfile.aspx?filename=3509&file=SpanishTranslation
  3. Impasse in Bolivia, Kohl & Farthing, (ISBN 184277 759 9), p.149.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]