Boniswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boniswil
Dosiero:Boniswil-blason.png
Blazono de Boniswil
Loĝkvartalo en Boniswil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 19′ 5″ N 8° 11′ 10″ O / 47.31806 °N, 8.18611 °O / 47.31806; 8.18611 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 5″ N 8° 11′ 10″ O / 47.31806 °N, 8.18611 °O / 47.31806; 8.18611 (mapo)
Areo 2,78 km²
Alteco 477 m super marnivelo
Poŝtkodo 5706
Komunumkodo 4192
Mapo de Boniswil
vdr

Pri la komunumo

Boniswil estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1409 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Aabach sube de Kastelo Hallwyl post la elfluo el la Lago de Hallwil

Boniswil situas ĉe la norokcidenta fino de la Lago de Hallwil. Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝo Alliswil, kiu situas proksimume 1 kilometron sude de la ĉefvilaĝo. En la ebenaĵo ĉe la lagobordo estas vasta marĉo kun kanokampoj, kiu estas naturrezervejo. La rivero Aabach formas la nordorientan komunumlimon al Seengen.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Boniswil limas en nordo al Hallwil, en nordoriento al Seengen, en sudoriento aliflanke de la Lago de Hallwil al Meisterschwanden, en sudo al Birrwil, en okcidento al Leutwil, kaj en nordokcidento al Dürrenäsch.

Trafiko

La fervojlinio kaj la kantona ĉefvojo ĉe la vilaĝeniro venante de Birrwil

Boniswil situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, la tiel nomita Seetal-Fervojo. Tra la komunumo krome pasas buslinio de Teufenthal tra Seengen al Lencburgo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lencburgo tra Hochdorf al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 13 kilometrojn sude en Lencburgo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Boniswil datiĝas el la jaro 1217 kiel Bonoltswile.

En mezepoko en Boniswil unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro 1773 la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Trostburg kaj ek de 1326 la Senjoroj de Liebegg plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko.

En Boniswil en la 13-a jarcento ekzistis majora bieno, kiu estis administra centro por la vastaj bienoj, kiujn la Monaĥejo Einsiedeln posedis en la regiono.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Boniswil fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. La senjoreco Trostburg jam en la jaro 1346 transiris al la Senjoroj de Rinach kaj en la jaro 1486 al la Senjoroj de Hallwyl. Ili bendis sian havaĵon en Boniswil en la jaro 1616 al la urbo Brugg. Ĉar Berno tamen ne toleris la potencokreskon de Brugg, ĝi transprenis la jurisdikcion rekte kaj kreis la tribunaldistrikton Trostburg, kiu estis subvoktejo de la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Boniswil fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.


En la jaro 1898 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Alliswil estis integrita al la politika komunumo Boniswil.

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Boniswil grekeBoniswil en la Historia Leksikono de Svislando



Distrikto Lencburgo
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen

Ŝablono:Projekto