Bonyhád

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonyhád (bonjhAd) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Bonyhád, kies centro estas. La nomo de Bonyhád venas de la transilvania Gyula, kies unu filo nomiĝis Bonyha.

Kastelo kaj parko en Bonyhád

Bazaj informoj

Situo

Urbodomo de Bonyhád

Bonyhád situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Pécs, laŭ fervojo Dombóvár-Baja.

Historio

Pli frue keltoj vivis tie. La loko akiris en 1782 la titolon kampurbo kune kun foirrajton. Bonyhád urbiĝis en 1977, nun al ĝi apartenas administre la vilaĝoj Alsóbörzsöny, Börzsöny, Majos, Tabód és Ladomány.

En la komunumo plenkreskis Mór Perczel, grava persono en la liberecbatalo de 1848. Tie vivis kaj laboris inter 1819 kaj 1826 Mihály Vörösmarty, kiel hejma instruisto de la Perczel-familio. En 1942 ekis el Bonyhád tutlanda antifaŝista movado kun nomo Fidele al la Patrujo.

La emajlizan uzinon fondis en 1909 Béla Perczel kiel domeno-uzinon. Ekde 1913 ĝi funkcias kiel Hungara Emajlizejo kaj Metalaĵ-fabriko. Oni ekproduktis emajligitajn tabulojn, anonctabulojn en 1922, la ujoproduktado ekis en 1923. Nuntempe la plej grava uzino estas ŝuo-uzino.

Katolika preĝejo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo en Bonyhád

Vidindaĵoj

Famuloj

En Bonyhád naskiĝis kaj mortis militestro Mór Perczel.

En Bonyhád naskiĝis:

En Bonyhád mortis:

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj

hungarlingva retejo