Borobia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borobia
Borobia, Soria, España, 2016-01-02, DD 02.JPG
Administrado
Poŝtkodo 42107 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 242  (2021) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 40′ N, 1° 54′ U (mapo)41.664722222222-1.8966666666667Koordinatoj: 41° 40′ N, 1° 54′ U (mapo) [+]
Alto 1 130 m [+]
Areo 62 km² (6 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Borobia
Situo de Borobia

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Borobia [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Borobia [Borobia] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la nordoriento de la provinco Sorio kaj en la komarko Tierra de Ágreda en la nordoriento de la provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loko de Borobia en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 62,57 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 242 loĝantojn.

Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 710 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 62 km de Sorio, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun la provinco Zaragozo kaj kun la municipoj Ciria, Pomer, Noviercas, Beratón, Calcena, Purujosa kaj Ólvega (je 18 km).

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares de Ciria-Borobia, okupanta 141 hektarojn, nome 2 % de la teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La montetpinta preĝejo.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 11-a jarcento favore al la strategia loko inter-regna. En 1395, Henriko la 3-a donis al sia servisto Juan Hurtado de Mendoza la domarojn Borobia kaj Ciria. La familio Hurtado de Mendoza retenis la posedon de la vilaĝo ĝis 1429. Poste, Borobia estis propraĵo de la familio Luna, marŝaloj de Kastilio.

Fine de la 17-a jarcento estis proksima minado de fero. Ankoraŭ estas tie magnezito.

Laŭlonge de la 20-a jarcento okazis forta elmigrado. Fine de la 1960-aj jaroj fermiĝis la bazlernejo. Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ekis lanta reveno de iamaj elmigrintoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejoj, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]