Bostona Kolegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bostona Kolegio
kolegiouniversitato • privata neprofitcela lernejo • eldonejo de malfermita aliro
moto greke Αἰὲν ἀριστεύειν
Ĉiam por ekcelenci
Informoj
fondodato 1863
fondinto(j) John McElroy vd
speco privata esploruniversitato
Situo
Geografia situo 42° 20′ 6″ N, 71° 10′ 13″ U (mapo)42.335083333333-71.170361111111Koordinatoj: 42° 20′ 6″ N, 71° 10′ 13″ U (mapo)
lando Usono
urbo Chestnut Hill
adreso 140 Commonwealth Avenue, Chestnut Hill, MA, 02467
poŝtkodo 02467
Nombroj
nombro de studentoj 14 395 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Jezuitaj Universitatoj kaj Fakultatoj
• ORCID
• Cifereca Biblioteka Federacio
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
• MetaArchive Cooperative
• Atlantic Coast Conference
arXiv
• American Council on Education
• Koalicio por Retigita Informo
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition
• National Digital Stewardship Alliance vd
filioj
• McMullen Museum of Art
• Boston College School of Theology and Ministry
• Weston Jesuit School of Theology
• Weston School of Theology
• Institute for Religious Education and Pastoral Ministry vd
Bostona Kolegio (Masaĉuseco)
Bostona Kolegio (Masaĉuseco)
DEC
Bostona Kolegio
Bostona Kolegio
Bostona Kolegio (Usono)
Bostona Kolegio (Usono)
DEC
Bostona Kolegio
Bostona Kolegio
Map
Bostona Kolegio
vdr

Bostona Kolegio (angle Boston College) estas privata katolika universitato situanta en Chestnut Hill proksime de la grandurbo de Bostono en la ŝtato Masaĉuseco en Usono. La universitato estis fondita en 1863 fare de la jezuita ordeno kaj havas 14,100 studentojn [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La institucio estis establita en 1863 fare de la jezuitordeno kun la celo de disponigado de altedukservoj al la irlanda katolika enmigrintokomunumo. Komence, la institucio funkciis de konstruaĵo en la kvartalo South-End de Bostono. En 1909, la universitato translokiĝis al Chestnut Hill, proksime de Boston, sur areo de ĉirkaŭ 31 akreoj. Tra la jaroj, la areo de la ĉefa kampuso en Chestnut Hill estis vastigita al ĉirkaŭ 130 akreoj, kaj pliaj branĉoj estis establitaj en la ŝtato Masaĉuseco : kampusoj en Newton kaj Brajtono, akademia centro en Dovero kaj observatorio kaj laboratorio en Weston [2][3].

Organizo[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

La sportteamoj de la universitato konkuras en 29 malsamaj disciplinoj. La elstara branĉo estas glacihokeo kie la vira teamo venkis en kvin NCAA- ĉampionecoj en 1949, 2001, 2008, 2010, 2012. La futbalteamo venkis en la ĉampioneco en 1940 [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boston College Fact Book 2020–2021. Boston College (December 2020). Arkivita el la originalo je December 6, 2021. Alirita February 2, 2022.
  2. Mission & History - About BC - Boston College. Arkivita el la originalo je April 1, 2019. Alirita 2019-11-23.
  3. Carnegie Classifications - Institution Profile. Indiana University Center for Postsecondary Research. Arkivita el la originalo je July 27, 2020. Alirita March 30, 2020. Arkivigite je 2020-07-27 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Boston College Official Athletic Site Ice Hockey. Bceagles.Com. Arkivita el la originalo je 2012-05-13. Alirita 2012-05-23. Arkivigite je 2012-05-13 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]