Boyan Slat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Boyan Slat
Boyan Slat, 2015
Boyan Slat, 2015
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1994 (1994-07-27) (25-jara)
en Delft
Lingvoj nederlanda lingvoangla lingvo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Teknika universitato Delft
Profesio
Profesio mediprotektulo • inventisto • entreprenisto
TTT
Retejo http://boyanslat.com
Information icon.svg
vdr


Boyan Slat (naskiĝis la 27-an de julio 1994) estas nederlanda studento, kiu inventis manieron, kiel purigi la akvon de la oceanoj.

Li rimarkis, ke en oceanoj cirkulas kvin grandaj fluoj kaj tial sufiĉas meti purigilojn en la vojon de tiuj fluoj kaj ili mem alportos ĉiujn balaaĵojn kaj rubaĵoj, precipe plastajn, kiujn la homaro ĵetis en la marojn.

Kiam li prezentis sian projekton (kiel 17-jara) en la konferenco TEDxDelft, lia ideo kaptis intereson de fakuloj kaj de la publiko, monkolekto amasigis du milionojn da dolaroj por realigi lian revon.

La unuaj purigiloj estis instalitaj inter Japanio kaj Sud-Koreio, kie ankras platformo kaptanta la rubaĵojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]