Brachypodium distachyon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brachypodium distachyon

Biologia klasado
Regno: Plantoj (Plantae)
Divizio: Angiospermoj (Magnoliophyta)
Klaso: Unukotiledonoj (Liliopsida)
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj (Poaceae)
Subfamilio: Pooideoj (Pooideae)
Tribo: Braĥipodieoj (Brachypodieae)
Genro: Braĥipodio (Brachypodium)
Brachypodium distachyon
(L.) P.Beauv., 1812
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Brachypodium distachyon estas herbospecio indiĝena en suda Eŭropo, norda Afriko kaj sudokcidenta Azio, oriente de Hindio. Ĝi havas multajn kvalitojn, kiuj igas ĝin elstara modelorganismo por esploro de funkcia genomiko kaj kiel esperplena biofuelo.

Ĝi havas etan, facile manipuleblan genomon, tiel ĝi iĝas ideala laboratoria planto. Ĝi havas la plej malgrandan genomon el inter la poacoj; oni povas facile labori kun ĝi, la planto estas eĉ fizike malgranda, ĝia vivciklo estas mallonga.

Laŭ analizo de ties genomo, oni trovis 25 532 genojn (kvin kromosomojn), kiu estas iom malpli ol ĉe ĝia parenco la rizo (28236) aŭ ĉe la sorgo (27640). La tri poacoj havas en 77-84 % identan genaron, laŭ sciencistoj, la komuna praulo de la plantoj disiĝis antaŭ 56-72 milionoj da jaroj.