Brahmao

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Brahmao (sanskrite en nagaria skribo ब्रह्मा, en IAST-transskribo Brahmā; elparolu brəhmα:) estas la ĉefdio-kreisto en hinduismo, kaj kune kun la aliaj dioj Viŝnuo kaj Ŝivao parto de la Trimurti, la hinduisma analogio al la kristana Sankta Triunuo.

En ĉi tiu triopo rolas Brahmao la principon de la kreado. La brahmanismo, kiu dediĉas al li specialan atentemon je adorado, perdis hodiaŭ multe da signifo, malkiel la aliaj ĉefaj branĉoj de hinduismo (viŝnuismo, ŝivaismo). Ĉe bildoj estas Brahmao plej ofte videbla kun kvar vizaĝoj kaj brakoj, kaj kun preĝa florkrono kaj la vedoj (plej alta hinda literatura kolekto). Lia simbolo estas la ansero, kiu estas bildigita ankaŭ super la enirpordego de lia plej grava templo de la 14-a jarcento en la barata urbo Pushkar. En la Bhagavadgitao estas Brahmao la unua kreita estaĵo, kiu naskiĝis en la lotusfloro, kiu kreskas de la umbiliko de Viŝnuo. Onidire li rezidas ĉe lotusplanedo kaj respondecas pro la ekapero de pasio en la universo.

En la publika adorado staris Brahmao malkiel ĉiuj aliaj dioj historie ĉiam malantaŭe, kio opiniigis kelkajn klerulojn, ke en la kazo de ĉi tiu dio temis pri speciala kreo de pastra kasto, kiu estis kreita por rondigo de la sistemo de dioj en iliaj sencoj.