Branĉohava orobanko
Branĉohava orobanko | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Orobanche ramosa ( L.) Pomel 1874 | ||||||||||||
Varioj kiuj parazitas
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Branĉohava orobanko, nome Orobanche ramosa kaj ankaŭ Phelipanche ramosa, estas planto parazita de herboj.[1] La specia nomo (ramosa, nome branĉohava) indikas la eston de branĉetoj por la infloresko, nome aspekto branĉohava tute male al aliaj specioj de la genro.[2]
Orobanche ramosa estas indiĝena en centra kaj sudokcidenta Eŭropo, sed troviĝas ennaturigita ankaŭ en multaj aliaj lokoj; Ĝi estas konsiderata kiel la plej damaĝa minaco por la rikoltoj en kelkaj zonoj. Kelkaj plantoj kiuj povas esti parazitataj de tiu orobanko estas la jenaj: tomato, melongeno, terpomo, blanka brasiko, Solenostemon, kapsiko, sunfloro, celerioj kaj pizoj. En la areoj tre infektitaj ili povas okazigis totalan paerdon de la rikolto.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas tute parazita. Ĝi ne havas radikon. La semo ĝermas nur proksime de radikoj de gastigantaj kreskaĵoj.