Brandon Lee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brandon Lee
Brandon lee (cropped).jpg
Persona informo
布蘭登李
Brandon Lee
Naskiĝo 1-an de februaro 1965 (1965-02-01)
en Oakland
Morto 31-an de marto 1993 (1993-03-31) (28-jara)
en Wilmington
Mortis per pafvundo [#]
Tombo Lake View Cemetery [#]
Lingvoj angla [#]
Loĝloko HonkongoLos-Anĝeleso [#]
Ŝtataneco UsonoHonkongo [#]
Alma mater Emerson College • Lee Strasberg Theatre and Film Institute • Chadwick School • Bishop Montgomery High School [#]
Subskribo Brandon Lee
Familio
Patro Bruce Lee [#]
Patrino Linda Lee Cadwell [#]
Gefratoj Shannon Lee [#]
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • aktoro • luktoartisto • tajboksisto [#]
Aktiva dum 1985– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Brandon Bruce Lee (1-an de februaro 1965 en Oakland, Kalifornio - 31-an de marto 1993 en Wilmington, North Carolina) estis usona aktoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Brandon Lee estis filo de Bruce Lee kaj ties edzino Linda Lee Cadwell, naskiĝinta Emery. Post morto de sia patro- kiam Lee aĝis 8 jarojn-, lia patrino translokiĝis kun li kaj la pli juna fratino Shannon al Los Angeles.

Post mezlernejo, li studis aktoradon ĉe Emerson College en Boston kaj ekaktoris ĉe la Eric Morris' American New Theater Company en Novjorko. Lia unua rolo estis en 1986en aĝo de 20 jaroj en la televida filmo Kung Fu: The Movie, en kiu li ludis filon de karaktro de David Carradine, Caine.

Post lia unua ĉefrolo en Showdown in little Tokio (1991) sekvis The Crow, kies finpretigon li ne travivis. Brandon Lee mortis pro akcidento la 31-an de marto 1993 dum la scenlaboro por The Crow. Lin trafis fragmento de pistola kuglo, spite al tuja medicina traktado, Brandon Lee mortis 12 horojn poste en Hanover Regional Medical Centre en Wilmington, North Carolina. Li estis entombigita apud lian patron en Lake View Cemetery en Seattle.

La filmo estis finpretigita je peto de la familio. Anstataŭ Brandon, ludis duoblulo kaj oni faris komputadan animadon.

Filmografio (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1986: Kung Fu (USA)
  • 1986: Legacy of Race (Born Hero 1) (Hongkongo)
  • 1989: Laser Mission (Usono/Germanio/Sud-Afriko)
  • 1991: Showdown In Little Tokyo (Usono)
  • 1992: Rapid Fire (USA)
  • 1993: Death By Misadventure – The mysterious life of Bruce Lee
  • 1994: The Crow (Usono)