Bregenco
Etoso
Bregenz | ||
urbo | ||
Laŭlaga promenejo en Bregenz
| ||
|
||
Ŝtato | Aŭstrio | |
---|---|---|
Federacia lando | Vorarlbergo | |
Situo | Bregenz | |
- alteco | 427 m s. m. | |
- koordinatoj | 47° 30′ 18″ N 09° 44′ 57″ O / 47.50500 °N, 9.74917 °O (mapo) | |
Areo | 29,5 km² (2 950 ha) | |
Loĝantaro | 28 012 (2013) | |
Denseco | 949,56 loĝ./km² | |
Urbestro | Markus Linhart (stato de 2014) (ÖVP) | |
Horzono | CET (UTC+1) | |
- somera tempo | CET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 6900 | |
telefona kodo | 05574 | |
Situo de la urbo kadre de Aŭstrio
| ||
Vikimedia Komunejo: Bregenz | ||
Retpaĝo: www.bregenz.at | ||
Bregenz [BRE:genc] - en Esperanto Bregenco - estas la ĉefurbo de la federacia lando Vorarlbergo en Aŭstrio, situanta ĉe la sudorienta bordo de la Bodenlago, konkrete de ties plej granda lagoparto Obersee. Komence de la jaro 2013 ĝi havis 28 012 loĝantojn.
Transporto
Trajna transporto
En Bregenz estas tri stacidomoj (haltejoj): Bregenz, Bregenz Hafen kaj Riedenburg (la lastaj du estas uzataj nur por regiona transporto). La urbo havas regulan trajnan konekton per InterCity- kaj Railjet-trajnoj kun Vieno. Tra la urbo ankaŭ trafikas EuroCity-trajnoj de Zuriko al Munkeno.