Bruĝa Grupo Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bruĝa Esperantogrupo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bruĝa Grupo Esperantista
flago
organizaĵo
Komenco 1902 vd
vdr

La Bruĝa Grupo Esperantista fondiĝis en 1902. Estas la plej malnova tia grupo en Bruĝo, apud la poste fondita grupo Paco kaj Justeco. Ĝiaj prezidantoj estis Antoon Jozef Witteryck, Yvonne Thooris kaj Karel Poupeye. Okaze de sia tridekjara ekzisto la asocio en 1932 ricevis la titolon ‘reĝa’.

Flago (170 x 180 cm) de la Bruĝa Grupo Esperantista, reĝa societo'

Historio de la grupo ĝis 1950 [1][redakti | redakti fonton]

La Bruĝa Grupo Esperantista (BGE) estis fondata en oktobro 1902 de s-ro A.J. Witteryck, presisto-eldonisto en Bruĝo. Ĝia devizo estis “Unueco donas Fortecon”.

S-ro Witteryck estis eks-adepto de la lingvo Volapük. Post la disfalo de tiu lingvo, venis al li la ideo kunmeti mem internacian helplingvon, kion li ankaŭ faris. La 7-an de oktbro 1901, tra franca ĵurnalo, li konatiĝis kun Esperanto. Li mendis lernolibrojn, plenumis sukcesplene la ekzamenon de SFPE (Societo Franca por la Propagando de Esperanto) kaj aliĝis al tiu asocio.

La jarlibro de 1901-1902[2] enhavas lian nomon kaj la nomon de leŭtnanto H. Lekeu (ankaŭ Lekeŭ), oficiro tiam loganta en Bruĝo. En 1902 li konatiĝis kun d-ro Maurice Seynaeve el Kortrijk kaj kun aliaj tiamaj esperantistoj fondis la revuon Belga Sonorilo, kies unua numero (presita de lia presejo) aperis la 15-an de septembro 1902.

Fondintoj de la grupo en 1902 estis s-roj Witteryck (prezidanto) kaj Lekeu (sekretario).

Pri la jaro 1903 ni posedas ‘Regularon’ redaktitan en kvar lingvoj: nederlanda, esperanta, franca kaj angla. En tiu regularo ni trovas ankaŭ membroliston kiu entenas 109 nomojn. La komitato konsistis en ses personoj, sub prezidanteco de s-ro Witteryck. Inter ili ni trovas unu advokaton, du oficirojn, kaj ankaŭ unu anglan pastron. Tiu lasta detalo klarigas kial oni trovas inter la 103 membroj proksimume 25 kun britaj nomoj, kaj kial la regularo estis redaktita ankaŭ en angla lingvo.

S-ro Witteryck ĉeestis en 1905 la unuan internacian kongreson en Boulogne-sur-Mer, kie li amikiĝis kun d-ro Zamenhof, kiu post kelka tempo akceptis la titolon de honora prezidanto de la bruĝa grupo. Ankaŭ en 1905 estis fondata la Belga Ligo Esperantista. BGE aliĝis al ĝi kaj ĝia prezidanto s-ro Witteryck fariĝis pli poste prezidanto de tiu ligo.

En decembro 1906 Lekeu forlasis la urbon. Lin anstataŭis kiel sekretario leŭtnanto Van Weyenbergh.

Tri anoj de la grupo partoprenis en la UK de Cambridge (1907): f-ino De Cavel kaj s-roj Witteryck kaj Van Weyenbergh.

En majo 1908 ankaŭ Van Weyenbergh pro deĵoraj kialoj devis forlasi la urbon. Ekde tiam f-ino Bertha Ledène plenumas la sekretarian taskon.

Estas tre verŝajne ke nia grupo unue kunvenis en ‘Café Charlemagne’ [3] kaj poste en la kafejo ‘Gouden Arend’ kiu situis je Vlamingstraat, sur la teatra placo, kaj poste Muntplaats.[4] Sed estas tute certe ke ekde 1910 la sidejo estis en la hotelo ‘Cornet d’Or’[5], kies posedanto, s-ro Verbeke, estis kompetenta kaj konvinkoplena esperantisto.

Unua Mondmilito kaj poste[redakti | redakti fonton]

La milito de 1914-1918 disigis la membrojn de la BGE kaj haltigis provizore la grupan vivon. S-ro Witteryck elmigris al Hastings en Anglujo, kaj tie daŭrigis la movadon en kunlaboro kun anglaj samideanoj. Post lia reveno en 1919 estis neeble al li, pro malsano kaj parta detruo de lia presejo, repreni la prezidantecon.

F-ino Yvonne Thooris, unu el la unuaj lernantinoj de s-ro Witteryck, sekvis al li kiel prezidantino, dum s-ro Sylvain Dervaux, fondinto-prezidanto de la Esperanto-Grupo en Kaprijke kaj translokita al Bruĝo kiel ricevisto de la malrektaj impostoj, helpis ŝin kiel sekretario kaj kursgvidanto. S-ro Witteryck fariĝis tiam honora prezidanto. Dank'al la laborado de tiuj ambaŭ gvidantoj la grupo konis novan progresadon kaj en 1926 ĝi povis denove festi la enskribon de sia 100a membro.

F-ino Thooris restis prezidantino ĝis 1926, kiam s-ro Dervaux sekvis al ŝi. Tiu lasta ne povis longtempe plenumi la prezidantecon. Jam en 1929 li eksiĝis kiel prezidanto, favore al F-ino Thooris kiu denove fariĝis prezidantino kaj restis tion ĝis 1946.

La 16an de oktobro 1932, la grupo festis sian 30-jaran jubileon per solena kunsido, festeno, prezentado de teatraĵo ‘Verdreva Revuo’ kaj per balo. La prezentado de tiu teatra revuo rikoltis grandegan sukceson. Je la okazo de sia 30-jara ekzisto la grupo akiris, laŭ Reĝa Dekreto de la 12a de novembro 1932, la titolon ‘Reĝa Societo’. De la 29a de septembro ĝis la 2a de oktobro 1933 la grupo organizis en la etaĝa salono de ‘Oud Brugge’[6] gravan ekspozicion de esperantaĵoj. En aŭgusto 1934 la grupo starigis budon en la Bruĝa Komerca Foiro kaj okazigis tie dum dek tagoj la plej bonan propagandon por Esperanto. Sama partopreno ankaŭ okazis en 1937. En februaro 1935 la grupo donis por la unua fojo publikan propagandan balon en ‘Muntpaleis’.[7] Tiu aktiveco estis refarata ĉiujare.

Dum la periodo inter la du mondmilitoj, la grupo povis fieri je valora ‘Teatra Sekcio’, kiu donis multnombrajn prezentadojn kaj gajnis en 1934 la pokalon ‘Frans Schoofs’. Tiel la grupo daŭrigis sian vivadon ĝis 1940, kiam ĉe la eksplodo de la dua mondmilito, ĉia aktiveco estis haltigita.

Dua Mondmilito ĝis 1950[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1941 la Gestapo invadis la domojn de la prezidantino Thooris kaj de la vicprezidanto Poupeye. En ambaŭ lokoj estis forprenataj preskaŭ ĉiuj Esperanto-dokumentoj, precipe en la domo de la prezidantino, kie estis forrabataj la grupa flago, la pokalo ‘Frans Schoofs’, aŭtografaj leteroj de D-ro Zamenhof kaj aliaj memoraĵoj.

Post la liberigo de la lando, nia grupo restis ankoraŭ longtempe en dormeto. Estis nur dum marto 1946 ke, je la iniciato de la vicprezidanto s-ro Poupeye, unua kunveno estis kunvokata en la kooperativo ‘Eendracht’.[8] Dekduo da antaŭmilitaj membroj ĝin ĉeestis. F-ino Thooris, malhelpata pro personaj kaj familiaj cirkonstancoj, ne plu povis plenumi la prezid¬antecon kaj ŝi rezignis sian postenon en aŭgusto 1946. S-ro Poupeye igis prezidanto de la grupo.

En septembro 1946 estis organizata la unua postmilita kurso kun kontentiga nombro de novaj lernantoj. Denove la sidejo estis en ‘Cornet d'Or’. Dum la sekvantaj jaroj estis ĉiufoje organizataj novaj kursoj kaj la grupo rekonstruiĝis malrapide sed certe. Tiel ke, dum 1949, ĝi povis organizi kun sukceso la 33-an Belgan Kongreson de Esperanto.

Ekde 1949 la grupo reprenis la antaŭmilitan tradicion de siaj propagandaj baloj. Sed nun ili okazis en la dancejo ‘Tabarin’[9] ĉe la komenciĝo kaj ĉe la finiĝo de ĉiu vintra sezono. Post la kongreso de 1949 sekvis la plia disvolviĝo ĝis kiam la grupo, por festi sian kvindekjaran jubileon, povis inviti al Bruĝo la 36-an Belgan Kongreson de Esperanto. Tiu kongreso estis tiel la kvina kiu okazas en Bruĝo, post tiuj de 1910, 1924, 1935 kaj 1949.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bazita sur teksto, verkita de Karel Poupeye okaze de la 50-jara jubileo, transprenita en la numeroj 5 (februaro 1984) ĝis 7 (aprilo 1984) de la grupa revueto "Novaĵletero" kiu aperis en la 1980aj jaroj, kompletigita kaj korektita per informoj el artikolo "Esperanto en Bruĝo", kiu aperis en Belga Esperantisto, marto 1910, p. 113-117.
  2. Verŝajne la jarlibro de SPPE, kontrolota.
  3. La nomo de tiu kafejo nenie estis retrovita.
  4. Verŝajne ‘Keizerlijke Arend’ (Vlamingstraat 44) kaj ‘Gouden Arend’ (Muntplein 4).
  5. Je Simon Stevenplein, nun Pizza Hut; estas foto de esperanta renkontiĝo el 1928 en la bruĝa fotokolekto
  6. Pli ofte ‘Vieux Bruges’, Steenstraat. Ankaŭ estis kinejo. Nun Hema.
  7. Dancejo je Muntplein kiu sekvis al ‘Gouden Arend’/’Aigle d’Or’.
  8. Augustijnenrei-Hoedenmakersstraat; ankaŭ konata kiel ‘Union’ kaj ‘Coo’.
  9. Nun ‘Saaihalle’ (Fritomuzeo), Vlamingstraat.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]