Brunbrusta muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunbrusta muŝkaptulo
Brunbrusta muŝkaptulo
Brunbrusta muŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Muscicapa
Specio: M. muttui
Muscicapa muttui
(Layard, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunbrusta muŝkaptulo (Muscicapa muttui) estas malgranda specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj.

Tiu specio reproduktiĝas en Sudorienta Azio nome en nordorienta Barato, centra kaj suda Ĉinio kaj norda Birmo kaj Tajlando, kaj migras al suda Barato kaj Srilanko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

MuscicapaMuttuiLegge.jpg
MuscicapaMuttuiLegge

La Brunbrusta muŝkaptulo estas 13–14 cm longa kaj pezas inter 10 kaj 14 g. Tiu specio estas kiel ĉe aliaj samgenranoj olivbruna supre tre hele griza sube. La supraj vostokovriloj estas pli brilruĝecaj ol la bordoj de la flugilplumoj. La vostoplumoj havas ruĝecajn nuancojn en la eksteraj bordoj. La bridoj estas palaj kaj la nigra okulo havas helan okulringon rimarkindan. La mentono kaj gorĝo estas blankaj dum la brusto kaj flankoj de la korpo estas palbrunaj. La mezo de la korpo al la subvosto estas sablokolore blankeca.[1] Submustaĉaj strioj estas helgrizaj kaj markas la bordojn de la pli pala mentono; la kruroj kaj malsupra makzelo estas helrozkoloraj.[2] La plej konfuzebla specio estas la Bruna muŝkaptulo sed la pli etenda ruĝeco kaj distinga bildo de tiu specio faciligas la separon.[3] Tiu specio estas nomata ankaŭ kiel “Muŝkaptulo de Layard” laŭ Layard kaj ankaŭ en la latina scienca nomo laŭ Muttu, lia servisto kiu alportis al li la specimenon.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oates, Eugene W.. (1890) The Fauna of British India. Birds Vol. 2.. Taylor and Francis, London, p. 36–37.
  2. Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 375.
  3. Wait, WE (1922). “The passerine birds of Ceylon”, Spolia Zeylanica 12, p. 114. 
  4. desc