Brunfrunta arbokoturno
Brunfrunta arbokoturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brunfrunta arbokoturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dendrortyx leucophrys (Gould, 1844) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Brunfrunta arbokoturno (Dendrortyx leucophrys) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj kaj ordo de Kokoformaj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko kaj Nikaragvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi vivas en malgrandaj grupoj kiuj manĝas ĉe subkreskaĵaro, duaranga kreskaĵaro, arbarklarejoj kaj kafoplantejoj. Unu el la lokaj nomoj estas "chir-ras-qua" [ĉirAskua] pro sia brueca alvoko.
Ĝi havas kokecan aspekton pro sia longaj vosto kaj kruroj. Ties pala iriso kaj strieca kolo diferencigas ĝin el la aliaj koturnoj. Temas pri bruneca kaj malhela birdo. La frunto estas helbruna kaj la ĉirkaŭokula ringo ruĝeca. La beko estas grizeca kaj la kruroj ruĝecaj.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Oni konas du subspeciojn de Dendrortyx leucophrys:[1]
- Dendrortyx leucophrys leucophrys - montoj de suda Meksikio (Chiapas) al Nikaragvo
- Dendrortyx leucophrys hypospodius - montoj de norda Kosta-Riko
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Dendrortyx leucophrys[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10a de julio 2007.
|