Bruno Nuytten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruno Nuytten
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1945 (1945-08-28) (78-jaraĝa)
en Melun
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Amkunulo Isabelle Adjani • Tatiana Vialle
Infanoj Tobias Nuytten • Barnabé Nuytten • Galathée Nuytten
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoĉefkameraisto • reĝisoro • aktoropedagogo
vdr

Bruno NUYTTEN (28a de Aŭgusto 1945, Melun) estas franca direktoro de fotografio kaj reĝisoro. Li ricevis tri César-premiojn (1977, 1984, 1989) kaj du BAFTA (1988); li instruas en la nacia lernejo FEMIS kies departementon «Image» li estris ĝis 2002 kaj kies akceptoĵurion li prezidis en 2007.

Fama direktoro de fotografio, Bruno Nuytten partoprenis en pli ol trideko da filmoj (Les Valseuses, India Song, La Meilleure Façon de marcher, Barocco, Les Sœurs Brontë, Garde à vue, Possession, Tchao pantin, La Pirate, Fort Saganne, Détective, Jean de Florette, Manon des sources…).

Camille Claudel, kiu estis la unua reĝisora kaj fotista klopodo de Nuytten,ricevis la César-premion al la Plej Bona filmo en 1989. En la filmo stelulis kaj kunproduktoris Isabelle Adjani, kun kiu li havis filon, nome Barnabé Saïd-Nuytten. Al Adjani estis atribuita la Ora Urso al la Plej Bona Aktorino en la 39a Berlina Internacia Kinfestivalo pro sia rolo en la filmo.[1]

En lia filmo de 2000, Passionnément, stelulis Charlotte Gainsbourg.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Berlinale: 1989 Prize Winners". berlinale.de. Alirita en 2011-03-10.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bruno Nuytten en la angla Vikipedio.