Bubber Miley

El Vikipedio, la libera enciklopedio

James „Bubber“ Miley (naskiĝis la 3-an de aprilo 1903 en Aiken, Suda Karolino; mortis la 20-an de majo 1932 en Novjorko) estis usona trumpetisto kaj komponisto de jazo.

Vivo

Post 18-monata militservado en la mararmeo Miley ludis ekde 1923 en diversaj novjorkaj ĵazklubejoj, laste ĉe „Washingtonians“ de Elmer Snowden. La praan personaron deĉi tiu bando, en ĝi ankaŭ Bubber Miley, transprenis en 1926 Duke Ellington – tiel formiĝis la unua orkestro de Ellington. En la jaroj ĝis 1929 ekestis aro da historiaj sonregistraĵoj kun Ellington, ekzemple East St. Louis Toodle-Oo kaj Black and Tan Fantasy, kiuj estis decide pregataj per la solaĵoj de Miley. Miley, kiu pro sia alkoholismo validis kiel nefidela kaj estis konata pro tio, ke li foje ekdormis dum prezentado sur la scenejo, forlasis la orkestron de Ellington en 1929 kaj muzikis en la sekvaj du jaroj en la bandoj de King Oliver, Jelly Roll Morton kaj Hoagy Carmichael, kie li ankaŭ estas aŭdebla sur kelkaj sonregistraĵoj kune kun Bix Beiderbecke. Bubber Miley mortis jam en 1932 pro la konsekvencoj de alkoholismo kaj ftizo.

Graveco

Bubber Miley estas kune kun trombonisto Joe „Tricky Sam“ Nanton la kreinto de la grumblegostilo, je kiu la valvoj de la trumpeto nur parte estas malsupren premataj, kaj samtempe la maldkestra mano movas sonorildampilon antaŭ la sonfunelo de la instrumento. La tonoj tiel generitaj per sia ŭa-ŭa-efekto formas esencan elementon de la sonkoloro de la tiel nomata ĝangalostilo, pro kiu la Orkestro Duke Ellington estis fama en siaj fruaj jaroj kaj kiu konsistigis grandparton de ĝia sukceso. Post la forlaso de Miley Cootie Williams daŭrigis la tradicion de ĉi tiu ludmaniero.

Laŭ opinio de Schuller je Miley ligiĝis meloda-kompozicia talento kun lia kapablo, generi certajn sonkolorojn; lia graveco por la klasika melodikonduko en ĵazo estas subtaksata. Supozeble li havas pli gravan parton je la komponaĵoj East St. Louis Toodle-Oo, Black and Tan Fantasy und Creole Love Call verkitaj kun Ellington.[1]

Duagrada literaturo

  • Gunther Schuller: Early Jazz. Its roots and musical development. Novjorko ktp.: Oxford University Press 1986; ISBN 0-19-504043-0

Rimarko

  1. Schuller, Early Jazz, p. 326 s.