Buena Vista Social Club

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Buena Vista Social Club estas la etikediĝinta titolo de muzikalbumo, kiun registrigis en 1996 la usona gitaristo Ry Cooder dum projekto kun pramajstroj de la kuba muziko el la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, kiujn kungrupigis Juan de Marcos González. Per pli ol ok milionoj vendoj ĝi estas la plej sukcesa albumo de la t.n. „mondmuziko“.[1] Post la granda tutmonda sukceso de la lumdisko, kiun la samnoma dokumenta filmo de Wim Wenders, aperanta en 1999, eĉ konsiderinde fortikigis,[1] la diskeldonejo World Circuit publikigis post la origina albumo uzante la famiĝintan nomon aron da sonregistrujoj, kiujn kunverkis kreska rondo da kubaj muzikistoj, el kiuj kelkaj ĝis nun (stato 2015) plutenante la nomon Buena Vista Social Club en malsamaj muzikistaroj prezentas dum koncertvojaĝoj tutmonde. La nomo devenas de instrumenta muzikpeco en la unua albumo, dediĉita al afrikokuba kultura klubo nome „Club Social“ en la kvartalo Buena Vista de la ĉefurbo Havano, grava en la jardekoj antaŭ la kuba revolucio.

Muzikprojekto de Ry Cooder kaj Juan de Marcos González[redakti | redakti fonton]

Ry Cooder vojaĝis en 1996 pro projekto kun afrikaj muzikistoj, kiu tiam ne realiĝis, al Kubo. Tie jam okazis sonregistraĵoj kun Juan de Marcos González kaj la ĉiustelularo Afro-Cuban All Stars por la diskeldonejo de la du. González, kiu ĝis tiam estis muzikinta kiel tresludisto kaj estro de Sierra Maestra tradician son-on, realigis unuafoje projekton, kiu revivigis la orkestran son-on de la 1950-aj jaroj. Cooder transprenis la ĉiustelularon kaj rekomendigis al si de González (krom Eliades Ochoa kaj Barbarito Torres, ludantoj de plukinstrumentoj tipaj poj liaj projektoj) reprezentajn kantistojn tiustilajn; fakte ili konsistigas parton de la solistoj kunagantaj en la ĉiustelularo. Kaj A Toda Cuba Le Gusta de Afro-Cuban All Stars kaj ankaŭ Buena Vista Social Club estis nomumota en 1997 por la premio Grammy. La finon de la produktoperiodo ili uzis por la unua solista albumo de Rubén González Introducing Rubén González, tiel ke ĉiuj tri lumdiskoj povis aperi samtempe.

La titoldonan muzikpecon de la disko Buena Vista Social Club komponita de Orestes López, proponis la basisto Orlando „Cachaito“ López, kiu estis filo de la produktisto kiel ununura kunmuzikis ĉiujn sonregistraĵojn. Ĝi estas danzono, kiu enbuŝiĝas en mambon kaj enhavas pli longan pianosolaĵon de Rubén González. Temas pri la rekonmelodio de la samnoma afrikokuba kulturasocio, de la socia klubo de Buena Vista, kvartalo de Havano en la nuna Municipio Playa, kiu estis tre populara en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj kaj en kiu kelkaj el la muzikistoj jam estis prezentintaj.[2]

La projekto Buena Vista Social Club montriĝis kiel treege sukcesa. Aparte en la okcidentisma mondo klare pli lumdiskoj vendiĝis ol atendite. Tial ekestis planoj por postaj projektoj.

Kunverkantaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj, ankaŭ en la kinofilmo prezentataj solistoj de la muzikprojekto estis

  1. Ibrahim Ferrer (1927–2005), kantisto
  2. Compay Segundo (1907–2003), kantisto kaj gitaristo
  3. Omara Portuondo (* 1930), kantistino kaj ununura ina muzikisto
  4. Rubén González (1919–2003), pianisto
  5. Eliades Ochoa (* 1946), kantisto kaj gitaristo
  6. Ry Cooder (* 1947), gitaristo

En la filmo krom tio pli detale sin prezentas jenaj kubaj muzikistoj: Orlando „Cachaíto“ López, kontrabaso; Amadito Valdés, frapinstrumentaro; Manuel „Guajiro“ Mirabal, trumpeto; Barbarito Torres, liuto.

Dokumenta filmo de Wim Wenders[redakti | redakti fonton]

La ideo pri la filmo evoluis el la origina sukceso de la lumdisko: en 1998, post kiam li estis gajninta per la albumo Buena Vista Social Club la premion Grammy, Ry Cooder denove vojaĝis al Kubo. Li planis sonregistri soloalbumon kun kantisto Ibrahim Ferrer. Cooder kunvenigis multjaran amikon, la germanan kinoreĝisoron Wim Wenders, same kiel ties filmtaĉmenton. Tiel ekestis dum la sonregistradoj por la albumo kaj dum kelkaj koncertoj poste la treege sukcesa dokumenta filmo.

Postsekvaj projektoj[redakti | redakti fonton]

La lumdisko kaj la samnoma filmo diskonigis la muzikistojn al publiko tutmonda. Ili daŭrigis sian muzikistan laboron kaj plenumis grandan nombron da koncertoj tutmonde. Pluraj el ili eldonis soloalbumojn. En la serio Buena Vista Social Club aperis post la tri originaj lumdiskoj la albumoj

  • Buena Vista Social Club presents Ibrahim Ferrer
  • Buena Vista Social Club presents Omara Portuondo
  • Rubén González: Chanchullo
  • Orlando „Cachaíto“ López: Cachaíto
  • Ibrahim Ferrer: Buenos Hermanos
  • Omara Portuondo: Flor de Amor
  • Buena Vista Social Club presents Manuel „Guajiro“ Mirabal
  • Miguel Angá Díaz: Echu Mingua
  • Ibrahim Ferrer: Mi Sueño
  • Buena Vista Social Club at Carnegie Hall (koncertregistraĵo)
  • Buena Vista Social Club: Lost and Found (antaŭe nepublikigitaj pecoj de la originaj surbendigoj)

Ankaŭ post la morto de tri el kvin kubaj solistoj, kiuj kunverkis la praan projekton, la etikedo Buena Vista Social Club progresis. Kelkaj el la restintaj same kiel postvenantaj kubaj muzikistoj regule prezentas kiel ĝis nun koncertojn bone vizitatajn. Novembron de 2013 la muzikistaro Orquesta Buena Vista Social Club, direktata de Jesús Ramos anoncis, ke ĝi sin malfondos post adiaŭa koncertvojaĝo planata por la tempospaco de somero de 2014 ĝis aŭtuno de 2015. Septembron de 2012 oni anoncis la produktadon de la unua lumdisko post unu jardeko. La surdiskigon ankaŭ kuverku la steluloj Omara Portuondo kaj Eliades Ochoa.[3]

La sukceso de Buena Vista Social Club naskis multajn imitadojn, kiuj parte ankaŭ uzas la leĝe ne protektatan kvartalonomon „Buena Vista“ por siaj projektoj („The Bar at Buena Vista“, „Pasión de Buena Vista“, „Live from Buena Vista“ ktp.). Kiel komprenaĵo „Buena Vista“ estas ekster Kubo nun danke al la efiko, kiun atingis filmo kaj lujmdiskoj, multe pli konata ol la termino „son“, kiu verdire nomigas la kuban muzikstilon tradician precipe uzatan ene de la projekto Buena Vista Social Club.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ben Sisario: Dreaming of Second Bolt of Lightning, en: New York Times de la 29-a de oktobro 2009, legita la 7-an de aŭgusto 2015
  2. Tim Walker: The Big Question: How did the Buena Vista Social Club become such a global phenomenon? En: The Independent de la 12-a de februaro 2009, legita la 8-an de aŭgusto 2015
  3. Buena Vista Social Club vuelve a grabar un disco y sale de gira por Europa, en: ABC de la 21-a de septembro 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]