Kradolf-Schönenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Buhwil)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kradolf (stacidomo).
Kradolf-Schönenberg
Blazono de Kradolf-Schönenberg
Preĝejo de Neukirch en Kradolf-Schönenberg
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 31′ 0″ N 9° 11′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.18333 °O / 47.51667; 9.18333 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 0″ N 9° 11′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.18333 °O / 47.51667; 9.18333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3215
Areo 10,9 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 9214, 9215
Komunumkodo 4501
Mapo de Kradolf-Schönenberg
vdr

Kradolf-Schönenberg estas komunumo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Bischofszell) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 3215 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kradolf-Schönenberg situas en la Turvalo ĉe la bordo de la rivero Turo inter Bischofszell kaj Weinfelden. La komunumo konsistas el la municipoj Buhwil, Neukirch ĉe Turo, Kradolf kaj Schönenberg.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Kradolf-Schönenberg limas en nordo al Sulgen, en oriento al Hohentannen, en sudoriento al Bischofszell, en sudo al Niederhelfenschwil (Kantono Sankt-Galo), en sudokcidento al Wuppenau, en okcidento al Schönholzerswilen kaj en nordokcidento al Bürglen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La municipo Kradolf disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Sankt-Galo tra Bischofszell al Weinfelden.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Buhwil kaj Schönenberg datiĝas el la jaro 838 kiel Puabinwilare respektive Thuruftisdorf kaj tiu de Kradolf el la jaro 883 kiel Kralaff. Neukirch ricevis sian nomon en la jaro 1555 post la konstruo de la nova preĝejo. Antaŭe ĝia nomo estis Selyswyl kaj pli frue en la 13-a jarcento Eliswile.

La hodiaŭa komunumo Kradolf-Schönenberg estis fondita en la jaro 1996 kadre de la komunuma reformo de Kantono Turgovio per kunigo de la vilaĝoj Kradolf, Schönenberg, Neukirch kaj Buhwil al nova politika komunumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]