Bischofszell
Bischofszell | |
---|---|
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Weinfelden |
Koordinatoj | 47° 30′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.50000 °N, 9.23333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.50000 °N, 9.23333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 5466 |
Areo | 11,7 km² |
Alteco | 506 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9466 |
Komunumkodo | 4471 |
Bischofszell estas historia urbo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 ĝi estis ĉefurbo de la tiama distrikto Bischofszell) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 5466 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Bischofszell situas en la sudo de Kantono Turgovio ĉe la kunfluejo de la riveroj Turo kaj Sitter.
Al Bischofszell apartenas la municipoj Bischofszell-Nord kaj Sittertal kaj ek de 1996 ankaŭ Stocken/Breite, Halden kaj Schweizersholz.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Bischofszell disponas pri du stacidomoj Bischofszell Nord kaj Bischofszell Stadt ĉe la fervojlinio de Weinfelden al Sankt-Galo, kiun servas regionaj trajnoj de la entrepreno THURBO.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencio de Bischofszell datiĝas el la jaro 1155 kiel Bischoffescella.
Famuloj[redakti | redakti fonton]
Partnerurboj[redakti | redakti fonton]
Partnerurbo de Bischofszell estas Bex (Kantono Vaŭdo, Svislando), Draguignan (Francio), Battaglia Terme (Italio), Waidhofen an der Ybbs (Aŭstrio) kaj Tuttlingen (Baden-Virtembergo, Germanio).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo de la urbo Bischofszell Arkivigite je 2001-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Bischofszell en la Historia Leksikono de Svislando
|
|