Buus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buus
Buus
Blazono de Buus
Buus
Buus
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 30′ 19″ N 7° 51′ 53″ O / 47.50528 °N, 7.86472 °O / 47.50528; 7.86472 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 19″ N 7° 51′ 53″ O / 47.50528 °N, 7.86472 °O / 47.50528; 7.86472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 939
Areo 8,85 km²
Alteco 445 m super marnivelo
Poŝtkodo 4463
Komunumkodo 2844
Mapo de Buus
vdr

Buus estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 939 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Buus situas en la nordo de la distrikto Sissach, sude de la urbo Rheinfelden. En la vilaĝo kunfluas pluraj malgrandaj riveretoj al la rivero Buuserbach, kiu siavice alfluas al Magderbach, alfluanto de Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Buus limas en nordo al Zeiningen (Kantono Argovio), en nordoriento al Zuzgen (Kantono Argovio), en oriento al Hellikon (Kantono Argovio), en sudoriento al Hemmiken, en sudo al Ormalingen, en sudokcidento al Rickenbach, en okcidento al Wintersingen, kaj en nordokcidento al Maisprach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Buus situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas konektita al la publika trafikreto per la buslinio n-ro 17 al Gelterkinden respektive al Rheinfelden.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Buus

La unua dokumenta mencio de Buus datiĝas el la jaro 1273 kiel Bus.

En mezepoko la supera jurisdikcio pri Buus apartenis al la Grafoj de Lencburgo, kiuj estis la voktoj de la Abatejo Beromünster, ilin sekvis la senjoroj de Frohburg kaj ek de 1323 la Grafoj de Habsburgo-Laufenburg. En 1372 Buus transiris al la Grafoj de Thierstein kaj en 1461 al la urbo Bazelo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la komunumo apartenis al la tiama distrikto Gelterkinden, en la jaro 1814 ĝi estis atribuita al la distrikto Liestal. Ek de la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 ĝi apartenas al la distrikto Sissach, kiu fariĝis parto de la 1833 nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]