Ormalingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ormalingen
Blazono de Ormalingen
Ormalinen
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47°28′14″N 7°52′36″O  /  47.47056°N, 7.87667°O / 47.47056; 7.87667 (Ormalingen)Koordinatoj: 47°28′14″N 7°52′36″O  /  47.47056°N, 7.87667°O / 47.47056; 7.87667 (Ormalingen)
Nombro de enloĝantoj 1916
Areo 4,23 km²
Alteco 423 m super marnivelo
Poŝtkodo 4466
Komunumkodo 2856
Mapo de Ormalingen
v  d  r
Information icon.svg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Ormalingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1916 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ormalingen situas ĉe la bordo de la riviero Ergolz oriente de Gelterkinden.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ormalingen limas en nordo al Buus, en nordoriento al Hemmiken, en oriento al Rothenfluh, en sudoriento al Wenslingen, en sudokcidento al Tecknau, en okcidento al Gelterkinden, kaj en nordokcidento al Rickenbach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ormalingen estas konektita per la buslinio de Hemmiken al Gelterkinden al la reto de la publika trafiko. Cetere la stacidomo de Gelterkinden troviĝas apenaŭ unu kilometro de la vilaĝocentro de Ormalingen, tiel ke la vialĝo malgraŭ la fakto, ke ĝi ne rekte situas ĉe la fervojlinio, bone atingeblas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ruino de la Kastelo Farnsburg

La unua dokumenta mencio de Ormalingen datiĝas el la jaro 1280 kiel Normendingen.

En Wolhusen oni malkovris restaĵojn de romia bieno kaj proksime de ĝi tombejo el la frua mezepoko. Dum mezepoko Ormalingen apartenis unue al la Grafoj de Frohburg, poste al la Grafoj de Homburg kaj fine al la Grafoj de Thierstein kaj al la baronoj de Falkenstein. En la jaro 1461 Bazelo akiris la vilaĝon kun la senjorujo Thierstein-Fanrsburg kaj atribuis ĝis al la voktejo Farnsburg. Dum la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la Kastelo Farnsburg, kiu estis la sidejo de la kamparvoktoj de Bazelo, estis bruligita kaj detruita de la ribelaj kamparanoj. Dum la tempo de la Helveta Respubliko la komunumo apartenis al la tiama distrikto Gelterkinden. En la jaro 1814 ĝi estis atribuita al la distrikto Sissach, okaze de la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 la vilaĝo decidis sin por la kamparo kaj tiel ĝi fariĝis en la jaro 1833 parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]