Zeglingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zeglingen
Blazono de Zeglingen
Lernejo de Zeglingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 25′ 6″ N 7° 54′ 22″ O / 47.41833 °N, 7.90611 °O / 47.41833; 7.90611 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 6″ N 7° 54′ 22″ O / 47.41833 °N, 7.90611 °O / 47.41833; 7.90611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 462
Areo 7,91 km²
Alteco 535 m super marnivelo
Poŝtkodo 4495
Komunumkodo 2868
Mapo de Zeglingen
vdr

Zeglingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 462 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Zeglingen siutas norde de la Ĵurasa Montaro ĉe la suda fino de la Ei-Valo. Sur la teritorio de la komunumo fontas la rivero Eibach, kiu estas unu el la ĉefaj alfluantoj de Ergolz.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Zeglingen limas en nordo al Kilchberg kaj Wenslingen, en nordoriento al Oltingen, en oriento al Rohr (Kantono Soloturno), en sudoriento al Lostorf (Kantono Soloturno), en sudokcidento al Wisen (Kantono Soloturno), kaj en okcidento al Häfelfingen kaj Rünenberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Zeglingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio al Gelterkinden.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Zeglingen datiĝas el la jaro 1358 kiel Zegningen.

Sur la altebenaĵo oni trovis ŝpurojn el la bronz- kaj ferepokoj. En la jaro 1372 la vilaĝo apartenis al la senjorujo Thierstein-Farnsburg, kiun en la jaro 1461 akiris la urbo Bazelo. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo apartenis al la voktejo Farnsburg, kaj tiam estis atribuita al la distrikto Sissach, kun kiu ĝi post la Bazela Kantondisiĝo de la jaro 1832 estis integrita al la nova Kantono Bazelo Kampara en la jaro 1833.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]