Rohr SO
- La mallongigo SO en Rohr SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rohr.. |
Rohr | |
---|---|
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Gösgen |
Geografia situo | CH1903: 639014 / 251273 (mapo)47.4111111111117.9555555555555Koordinatoj: 47° 25′ N, 7° 57′ O; CH1903: 639014 / 251273 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 91 |
Areo | 2,25 km² |
Alteco | 578 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4655 |
Komunumkodo | 2498 |
Rohr estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 91 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La plej malgranda komunumo de la distrikto Gösgen situas ĉe la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso en valkaldrono, kiu estas la fontregiono de la rivereto Stüsslingerbach. La plej alta punkto de la komunumo situas sude de la kulmino de la monto Geissflue sur alteco de 945 m s.m. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝeto mem la setlejoj Rumpel en nordokcidento de la komunumo supre de la fonto de Stüsslingerbach, Stellirain en sudoriento kaj Balmis en nordo rekte sub la kulmino de Schafmatt-Pasejo. La valkaldrono en kiu situas la komunumo de tri flankoj estas ĉirkaŭita de montoj. Nur en sud tra la valo de Stüsslingerbach estas konekto al la Svisa Mezlando.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Rohr limas en nordo al Oltingen (BL), en oriento al Erlinsbach, en sudoriento al Stüsslingen, en sudokcidento al Lostorf, kaj en okcidento al Zeglingen (BL).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Rohr situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la pasejvojeto de Stüsslingen trans la Schafmatt-Pasejo al Oltingen. Al la publika transportreto Rohr estas konektita per buslinio al Dulliken.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Rohr datiĝas el la jaro 1217 kiel Rôre. Ĝis en la 17-a jarcento la Schafmattpasejo havis signifon por la regiona komerco inter Soloturno kaj Bazelo. La vilaĝo dum mezepoko apartenis al la Senjorujo de Gösgen, kiu en la jaro 1458 estis aĉetia al la urbo Soloturno. En la jaro 1100 la Monaĥejo Einsiedeln konstruis en Rohr la kapelon konsekrita Sankta Ulriko, kiel pilgrima stacio apud la pilgrimejo de Alzaco trans Schafmatt-Pasejo al Einsiedeln. [1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj signifoj kaj lokoj kun la nomo Rohr
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Rohr Arkivigite je 2018-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Pilgrima kapelo Sankta Ulriko
-
Kamparana domo kun pentraĵo de la kapelo en la centro de Rohr
-
Bushaltejo kaj vojindikilo en la vilaĝocentro
-
Loĝdomo en la vilaĝocentro
-
Rohr, rigardo al la monto Walmattberg
|