Niedergösgen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niedergösgen
Blazono de Niedergösgen
Katolika preĝejo de Niedergösgen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gösgen
Geografia situo CH1903: 641874 / 247123 (mapo)47.3736111111117.9930555555555Koordinatoj: 47° 22′ N, 8° 0′ O; CH1903: 641874 / 247123 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3786
Areo 4,33 km²
Alteco 377 m super marnivelo
Poŝtkodo 5013
Komunumkodo 2495
Mapo de Niedergösgen
vdr

Niedergösgen estas komunumo kaj la ĉefloko de la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3 786 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Niedergösgen situas inter Araŭo kaj Olten ĉe la norda bordo de la rivero Aro. La rivero formas la sudan bordon de la komunumo. Granda parto de la rivera akvo tamen fluas tra la Gösgener-Kanalo, tiel ke la suda parto de la komunuma teritorio situas sur rivera insulo. Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝo Mülidorf, kiu situas sur la riverinsulo en sudokcidento de la komunumo rekte vidalvide de la nuklea centralo Gösgen, kiu tamen situas aliflanke de la rivero sur la teritorio de la najbara komunumo Däniken. Ĉe la kanalo inter Mülidorf kaj la vilaĝo troviĝas la riverelektrocentralo Olten-Gösgen, kiu funkcias en kombino kun la nuklea centralo Gösgen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Niedergösgen limas en nordo al Stüsslingen, en nordoriento al Erlinsbach, en oriento al Schönenwerd, en sudo al Gretzenbach, en sudokcidento al Däniken, en okcidento al Obergösgen, kaj en nordokcidento al Lostorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Niedergösgen pasas la kantona vojo n-ro 265, kiu kondukas sude de la rivero Aro paralele al la kantona ĉefvojo n-ro 5, kiu kondukas norde de la rivero, de Araŭo al Olten. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per buslinio de Araŭo al Olten. La stacidomo de Schönenwerd, kiu situas rekte apud la centro de Niedergösgen aliflanke de rivero Aro la komunumon ankaŭ konektas al la fervojreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Niedergösgen datiĝas el la jaro 1294 kiel Bözzach. En la jaro 1308 la loko menciiĝis unuan fojon kiel Göskon inferior, kiu nomo iom post iom anstataŭis la malnovan nomon Bözzach. Proksimume en la jaro 1230 estis en Niedergösgen konstruita la Burgo ze Nidern Göskon kiu fariĝis la nova sidejo de la Senjoroj de Gösgen, al kiuj apartenis la Habsburga feŭdo pri la regiono kaj kiuj estis la protektovoktoj de la Abatejo Schönenwerd. En la jaro 1458 Niedergösgen estis aĉetita de la urbo Soloturno kaj fariĝis sidejo de la vokto kaj tribunalo. La kastela preĝejo Sankta Antonio estis unuan fojon menciita en la jaro 1580. Ĝi estis grandigita en la jaro 1838 kaj transiris en la jaro 1901 al la kristankatolikoj. La katolikoj konstruis novan preĝejon sur la loko de la iama burgo, kiun la trupoj de Napoleono detruis en la jaro 1798 dum la Helveta Revolucio. La iama turo de la vokta burgo estis rekonstruita kaj fariĝis la turo de la nova katolika preĝejo, kiu estis konstruita en novbaroka stilo kaj tronas kiel rekonilo de la loko sur la roko super la vilaĝo. La konservitaj apudkonstruaĵoj de la malnova burgo sub la hodiaŭa preĝejo nun servas kiel komunuma domo. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]