Cadillac Anderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cadillac Anderson
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1964 (1964-06-22) (59-jaraĝa)
en Houston
Ŝtataneco Usono
Alma mater Worthing High School • Universitato de Houston
Okupo
Okupo basketbalisto • narkotaĵtrafikisto
vdr

Gregory Wayne "Cadillac" ANDERSON (n. 22-an de junio, 1964 en Houston, Teksaso) estas usona iama profesia korbopilka ludisto en la National Basketball Association (Nacia Korbopilka Asocio).

Kiel povuma-antaŭulo forward kaj centrulo kun alto de 6 piedoj kaj 10 coloj, li partoprenis malfruajn versiojn de la Phi Slamma Jamma teamoj ĉe la Universitato de Houston post forlaso de ludintulo Akeem Olajuwon kiam tiu ŝanĝis al la Houston Rockets.

Anderson gajnis sian kromnomon "Cadillac" (aludanta la luksaŭton de General Motors) pro veturadi per biciklo. Li konkuris en la Konkurso NCAA Fina Kvar de 1984 dum lia tempo ĉe la Universitato de Houston.

1987e Anderson elektiĝis kiel 23a por ludi ĉe la San Antonio Spurs. Ankaŭ li ludis ĉe la Milwaukee Bucks, New Jersey Nets, Denver Nuggets, Detroit Pistons, kaj Atlanta Hawks. La ludsezono de 1988-99 kun la Spurs estis lia plej farplena, en kiu liaj ludmezoj estis 13,7 poentoj kaj 8,2 pilkorekaptadoj. En sezono 1991-92, kun la Nuggets, li averaĝis 11,5 poentojn kaj 11,5 pilkorekaptadojn ĉiun ludon. Krome li ludis en italia ligao kun Phonola Caserta en 1993, averaĝinte 16 poentojn kaj pli ol 13 pilkokaptadojn ĉiun ludon.

En oktobro de 1998, li konfesis kulpon antaŭ juĝejo pro posedi kokainon kaj plani disvendi ĝin en Misisipio kaj sekve li ricevis kvin monatojn en malliberejo.