Calzadilla
Calzadilla | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro ![]() | ||
Provinco | Cáceres (Kacereso) | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10817 [+] | ||
Retpaĝaro | calzadilla.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Carlos Carlos Rodríguez (PSOE, stato de 2007) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 501 (2015) | ||
Loĝdenso | 6,59 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 4′ N, 6° 32′ U (mapo)40.0597664924-6.5325367287Koordinatoj: 40° 4′ N, 6° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 356 m [+] | ||
Areo | 76,34 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Calzadilla ("ŝtonvojeto") estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas calzadillanos aŭ lagartos (lacertoj). La censita populacio en 2008 estis de 486 loĝantoj. La dua nomo de la loĝantoj havas kialon, ke laŭ legendo paŝtisto, petis al la bildo de la Kristo de la Agonio, ke sia bastono iĝu pafilo por mortigi gigantan lacerton kiu manĝas liajn ŝafojn.
Situo[redakti | redakti fonton]
Calzadilla estas situa en la nodokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 356 m; je 78 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 138 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 76,34 km².
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado.
Limoj de la municipa teritorio[redakti | redakti fonton]
Calzadilla limas kun:
- Santibáñez el Alto norde.
- Guijo de Coria oriente.
- Coria sude.
- Gata, Huélaga kaj Casas de Don Gómez okcidente.
Demografio[redakti | redakti fonton]
Demografia evoluo de Calzadilla inter 2001 kaj 2007
| ||||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007
|
590 | 554 | 514 | 494 | 492 | 491 | 479 |
Religiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]
En Calzadilla troviĝas la jenaj preĝejoj kaj ermitejoj:
- Preĝejo, de la 15a jarcento kun sonorilturo de la 16a jarcento.
- Ermitejo de la Kristo de la Agonio, de la 16a jarcento, kiu loĝigas bildon de la Kristo de la Agonio atribuita al Lucas Mitata kaj la restaĵojn de la lacerto de Calzadilla.
Festoj[redakti | redakti fonton]
En Calzadilla oni celebras la jenajn festojn:
- Danco de las Mondas
- Kamparfesto (Lundon de Krucoj)
- Los Cristinos (1a duono de aŭgusto)
- Kristo (15a de septembro)