Huélaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huélaga
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10849
Politiko
Urbestro Álvaro Calvo Prieto
Demografio
Loĝantaro 210  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 3′ N, 6° 37′ U (mapo)40.0570831-6.6150663Koordinatoj: 40° 3′ N, 6° 37′ U (mapo) [+]
Alto 286 m [+]
Areo 11 km² (1 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Huélaga (Ekstremaduro)
Huélaga (Ekstremaduro)
DEC
Huélaga
Huélaga
situo en Ekstremaduro
Huélaga (Hispanio)
Huélaga (Hispanio)
DEC
Huélaga
Huélaga
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huélaga [+]
vdr

Huélaga estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 210 loĝantoj sur areo de 11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas huelaganos.

Situo[redakti | redakti fonton]

Huélaga estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 286 m; je 85 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 145 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 11 km². Ĝi situas je la deklivoj de la Sierra de Gata, norde de la provinco de Cáceres (Hispanio). Estas inter riveroj kaj ties alfluantoj, kio konvertas ĝin en bela natura loko, kun teroj ege fruktodonaj ĉe la Valo de Coria.

Ĝia municipa teritorio limas kun:

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. La agrikulturo estas de irigacio pro la akvoj de la rivero Árrago kaj la proksima Akvorezervujo Borbollón; estas fruktarboj, legomoj, maizo, tabako kaj kotono.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Huélaga inter 1991 kaj 2007
1991 1996 2001 2004 2005 2007

181

213 202 192 191 194

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Male al ĉiu vilaĝo en la regiono la preĝejo ne estas la ĉefa vidindaĵo, ĉar kvankam estis baroka templo de la 18a jarcento, ĝi estis detruata en la 1960-aj jaroj. Tamen estas blazona kaj balkona senjora domego ĉe la placo kaj samloke mezepoka kruco (ebla pilorio).