Campo (Huesca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campo
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22450
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 463  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 0° 24′ O (mapo)42.4097590.39724630000001Koordinatoj: 42° 25′ N, 0° 24′ O (mapo) [+]
Alto 691 m [+]
Areo 22,856874 km² ( 228 5.6 874 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Campo (Provinco Ŭesko)
Campo (Provinco Ŭesko)
DEC
Campo
Campo
Situo de Campo
Campo (Hispanio)
Campo (Hispanio)
DEC
Campo
Campo
Situo de Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campo (Huesca) [+]
vdr

Campo [KAMpo] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono), en la Valo de Ésera.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Ribagorza, ĉe la rivero Ésera ĝuste antaŭ la alfluejo de la rivero Rialbo. Inter la montoj Cotiella (2 912 m) kaj Turbón (2 492 m), la municipo estas sur ebenaĵo nome Valo de Bardají. La municipa teritorio enhavas ankaŭ la loĝlokon Beleder. Ĝi limas norde kun Seira, okcidente kaj sude kun Foradada del Toscar, kaj oriente kun Valle de Bardají. Oni parolas variaĵon de la aragona.

La klimato estas malvarma, nome altmontara.

La loĝloko Campo mem (691 msm)[1] estas je 112 km nordoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo N-260 aŭ Pirenea Akso el Aínsa okcidente al la provinco Ilerdo oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fruaj estas la du preĝejoj kaj mezepoka ponto.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Campo kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 460 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro (montogrimpado). La kreado kaj disvastigo de skiejoj, kaj la kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la du preĝejoj, mezepoka ponto, mezepokaj domegoj, naturaj lokoj kiel padoj por montrogrimpado, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Campo (Huesca) en la hispana Vikipedio.