Cao Cao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

CAO Cao (ĉine 曹操) (naskiĝis en 155 Po-hsien, mortis en 220 Lo-yang) estis la plej grava armeestro fine de la Han-dinastio, ĉina ŝtatulo kaj samtempe bona poeto, grava en la du terenoj.

Lia patro estis adoptita filo de la unua eŭnuĥo de la imperiestra kortego. Cao iĝis generalo el garnizonestro, kiam li superis la tiel nomatan flav-turbanan ribelon. baldaŭ la lando trionpartiĝis dum gvidado de po unu militara estro. Cao regis ĉirkaŭ Lo-yang kaj baldaŭ akiris ĉiun imperiestran antaŭjuron. Oni nomis lian ŝtaton Reĝlando Wei.

Li estis bona taktikulo, ruza, kuraĝa, senatenta fiulo, laŭ la konfuceaj verkoj kaj popolaj legendoj. Tiel priskribas lin eĉ la granda historia romano el la 14-a jarcento, nome la romano de La tri reĝlandoj.

Laŭ la hodiaŭa historiskribo, li estis bona armea estro kaj pragmata ŝtatulo. Post lia morto, la lasta Han-imperiestro abdikis pri la trono je favore al filo de Cao Cao, al Cao Pej, kiu iĝis tiel fondinto de la mallongviva Wei-dinastio (220266).

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]