Carina Gerlach
Aspekto
| Carina Gerlach | |
|---|---|
Carina kun siaj gepatroj dum NR en Germanio en 2005
| |
| homo | |
| Bazaj informoj | |
| Naskiĝo | 28-an de decembro 1995 (30-jaraĝa) en Stokholmo |
| Profesio | kantistino |
| Eldoninto | JomArt's Studio |
| Parencaj temoj |
Ĵomart kaj Nataŝa |
| |
| Persona informo | |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Svedio |
| Familio | |
| Patro | Ĵomart |
| Patrino | Nataŝa |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto kantisto |
| Esperanto | |
| Denaska esperantisto | Jes |
Carina GERLACH (naskiĝinta en 1995 en Svedio) estas sveda denaska esperantistino kaj kantistino, filino de muzika duopo Ĵomart kaj Nataŝa.[1]
Carina kantas jam ekde siaj 3 jaroj. Kun siaj gepatroj ŝi kantis dum diversaj esperantaj aranĝoj (ekzemple dum Novjara Renkontiĝo en 2005 kaj dum 93-a UK[2]). Inter 2004 kaj 2009 ŝiaj gepatroj eldonis, kun diversaj kovriloj, la KD-diskon Carina kantas por vi en Esperanto, kiel kompilon de kantoj, kiujn ŝi kantis inter 2002 kaj 2009.[1] Ŝi ankaŭ kantis la kanton Miela obsedo kun Platano kadre de la projekto Hiphopa Kompilo.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- Carina kantas por vi en esperanto (2009)
- Kial Ne?
- Vojo al Luno
- Pro Kio?
- Parko Erikslund'
- Akuzativo
- Aūtuna Bluso
- Naskiĝtago
- Bovina Bluso
- Mia Amiko
- Kantu Vian Sorton!

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 esperanto.net (2011-07-06). HipHopa Kompilo Vol.2 (esperante). Blogger. Alirita 2014-05-16 .
- ↑ kallekn (2008-08-30). Carina kantas. YouTube. Alirita 2014-05-16 .


