Saltu al enhavo

Carlos Drummond de Andrade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Drummond de Andrade
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1902 (1902-10-31)
en Itabira
Morto 17-an de aŭgusto 1987 (1987-08-17) (84-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala brazilportugala vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universidade Federal de Minas Gerais Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Carlos Drummond de Andrade
Memorigilo Carlos Drummond de Andrade
Familio
Edz(in)o Dolores Dutra de Morais (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Maria Julieta Drummond de Andrade (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto porinfana verkisto romanisto novelisto scenaristo ĵurnalisto verkisto farmaciisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Alguma poesia 
Brejo das almas 
Sentimento do mundo 
José 
A Rosa do Povo 
Novos poemas 
Claro Enigma 
Fazendeiro do Ar 
Viola de bolso 
A vida passada a limpo 
Lição de coisas 
Versiprosa 
Boitempo 
A falta que ama 
As impurezas do branco 
Boitempo – Menino antigo 
A visita 
Poesia errante 
O amor natural 
O elefante 
História de dois amores 
O pintinho vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carlos Drummond de Andrade (31-a de oktobro 1902 en Itabira - 17-a de aŭgusto 1987 en Rio de Janeiro) estas konsiderata unu el la ĉefaj poeziistoj de brazila literaturo pro la reagoj al siaj verkoj kaj ties atingoj. Krom poezion, li produktis porinfanajn librojn, rakontojn kaj kronikojn.

Biografio

[redakti | redakti fonton]
Statuo de Carlos Drummond de Andrade antaŭ la kulturcentro de Itabira, lia naskiĝurbo.

Li naskiĝis en Minas-Ĝerajso, en urbo pri kiu lia memoro markis parton de liaj verkoj. Li bakalaŭriĝis pri farmacio, sed dum la plejmulto de sia vivo li estis publika oficisto kaj verkis de frue ĝis sia morto, kiu okazis en 1987 en Rio-de-Ĵanejro, 12 tagojn post la morto de lia unusola filino, la verkistino Maria Julieta Drummond de Andrade.

La filmo "O Amor Natural" de Heddy Honigmann temas pri vivo kaj precipe pri la poezio de de Andrade. Tiu ĉi dokumenta filmo temas pri la erotika poezio de Carlos Drummond de Andra. Temas pri filmo en kiu amo regas ĉion kaj en kiu la interfacoj inter vira kaj ina erotiko fariĝas palpeblaj.

Fama statuo de Drummond en la plaĝo Copacabana