Man-ĉe-mane

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Man-ĉe-mane (originale Mãos dadas, en la portugala) estas poeziaĵo de la brazila poeto Carlos Drummond de Andrade. Tiu poeziaĵo aperis unuafoje en la libro Sentimento do mundo ("Sento de la mondo"), eldonita en 1940. Ĝi aperis en Esperanto sub la titolo "Man-ĉe-mane", tradukita de Rafael Lins, en la revuo Momenton!, oficiala organo de la Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO).

Analizo[redakti | redakti fonton]

En "Man-ĉe-mane" Carlos Drummond de Andrande ne atentas pri personaj temoj, kiuj en la poeziaĵoj estas reprezentataj i.a. de la versoj "Mi ne estos kantanto pri virino, pri rakonto / Mi ne mencios suspirojn je vesperiĝo, pejzaĝon videbla tra fenestro", per kiuj la poeto formetas la rigardadan lirikismon kaj la romantikan skapismon. Per versoj, kiaj "Mi ne disdonos dormodrogojn nek leterojn de memmortigintoj" li ankaŭ montras, ke li ne celas en tiu verkaĵo la dekadencan pesimismon. Per tiu poeziaĵo Drummond prezentas sian vivan konsciencon pri la ekzistado de la aliaj homoj ĉirkaŭ si, konsiderataj kiel kunuloj de la poeto, kun kiuj li sin rigardas man-ĉe-mane jam en la estanta tempo. La ĉefa poezitemo do estas la emo kuniĝi kun la ĉirkaŭantoj kaj la komprenado pri si mem kiel parto de iu aro jam nun, en la nuna tempo, kiel esprimas unu el liaj versoj: "La nuno tiom grandas, ni ne fordisiru / Ni ne tro fordisiru, ni iru man-ĉe-mane".

Tiu prizorgo pri la nuno jam rimarkeblas en la unuaj versoj de la poeziaĵoj: "Mi ne estos poeto de mondo kaduka" (neo pri la pasinteco) kaj "Mi ankaŭ ne kantos la mondon estontan" (malzorgo pri la estonteco). Kaj ĝi ja fariĝas la esenca materio de la verkaĵo, kiel atestas Drummond dum ĝia fino: "La tempo estas mia objekto, le tempo ĉi-estanta, la homoj ĉi estantaj / La vivo ĉi-estanta".

"Man-ĉe-mane" portas en si kun iom utopia tono mesaĝon pri la homa solidareco. Kiel aktivulo de la homaj rajtoj, Drummond multfoje neas la influon de la moderna mondo en sia verkaro kaj ĉi tie malproksimigas la emon al la soleco kaj al la individueco. Por reprezenti tiun ideon li aldonis al la poeziaĵo:

"Mi ne fuĝos al la insuloj nek estos kaptita de serafoj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]