Carmen Laforet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carmen Laforet
Persona informo
Carmen Laforet Díaz
Naskonomo Carmen Laforet Díaz
Naskiĝo 6-an de septembro 1921 (1921-09-06)
en Esquerra de l'Eixample
Morto 28-an de februaro 2004 (2004-02-28) (82-jaraĝa)
en Majadahonda
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispanagermana vd
Loĝloko KanariojBarcelono vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Memorigilo Carmen Laforet
Familio
Edz(in)o Manuel Cerezales González vd
Infanoj Agustín Cerezales Laforet vd
Profesio
Alia nomo Carmen Laforet vd
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carmen LAFORET Díaz (Barcelono, 6a de septembro 1921 - Majadahonda, 28a de februaro 2004) estis hispana verkistino. Ŝia plej konata verko estas la romano Nada, gajninto de la Premio Nadal de 1944, en ties unua okazo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝia familio translokiĝis al Gran Canaria, kie ŝi edukiĝis. Post la morto de sia patrino, ŝi ne bone traktis kun sia nova duonpatrino. En 1939 ŝi revenis por studi Filozofion en Barcelonon, kaj tie ŝi loĝis tri jarojn. Poste ŝi translokiĝis por studi Juron en la Centra Universitato de Madrido, sed ŝi neniam finis tiujn karierojn.

En 1945 ŝi publikigis Nada, per kiu ŝi atingis en 1944 la unuan Premion Nadal de la eldonejo Destino; tiu sukceso famigis ŝin.

Unu jaron poste ŝi edziniĝis al la ĵurnalisto kaj literatura kritikisto Manuel Cerezales, kun kiu ŝi havis kvin gefilojn, nome Marta, Cristina, Silvia, Manuel kaj Agustín, de kiuj tri, nome Agustín Cerezales Laforet, Cristina Cerezales Laforet kaj Silvia Cerezales Laforet iĝis same verkistoj. La geedzoj separiĝis en 1970.

En 1952 ŝi publikigis La isla y los demonios, kun agado okazanta en Kanarioj. En 1955, La mujer nueva, estis markita de la religiaj spertoj de la verkistino. Ángeles Varela klarigis, ke tiuj tri verkoj: nome Nada, La isla y los demonios kaj La mujer nueva, formas de facto trilogion pri ekzistadismo.[1]

Sekvis en 1963 La insolación, unua parto de nova trilogio Tres pasos fuera del tiempo, de kiu oni publikigis nur la duan, nome Al volver la esquina, la saman jaron de ŝia morto.[2]

En 1965 ŝi veturis al Usono, kie ŝi amikiĝis kun Ramón J. Sender, kun kiu ŝi havis tre fekundan rilaton kaj amikan kaj literaturan.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Nada (1945), Premio Nadal 1944 kaj Premio Fastenrath 1948.
  • La isla y los demonios (1952).
  • La mujer nueva (1955), Premio Nacional de Literatura kaj Premio Menorca de Novela.
  • La insolación (1963). Unua romano de la trilogio Tres pasos fuera del tiempo.
  • Al volver la esquina (2004).

Noveloj kaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • La muerta (1952).
  • El piano (1952).
  • Un noviazgo (1953).
  • La llamada (1954). Kvar rakontoj: "La llamada", "El último verano", "Un noviazgo" kaj "El piano".
  • Los emplazados (1954).
  • El viaje divertido (1954).
  • La niña (1954).
  • Un matrimonio (1956).
  • La niña y otros relatos (1970).
  • «Rosamunda», en Cuentos de este siglo (Barcelona: Ángeles Encinar, 1995).
  • «Al colegio», en Madres e hijas (Barcelona: Laura Freixas, 1996).
  • Carta a don Juan (2007), kompilaĵo de ĉiuj rakontoj.
  • Romeo y Julieta II (2008), kompilaĵo de amrakontoj.
  • Siete novelas cortas (2010), kompilaĵo de noveloj.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Gran Canaria (1961), vojaĝgvidilo.
  • Paralelo 35 (1967), vojaĝlibro, reledonita en 1981 kiel Mi primer viaje a USA.
  • Artículos literarios (1977), kompilaĵo de artikoloj.
  • Puedo contar contigo (1965-1975) (2003), leteraro kun Ramón J. Sender.
  • De corazón y alma (1947-1952) (2017), leteraro kun Elena Fortún.
  • Puntos de vista de una mujer[3] (2021), kompilaĵo de artikoloj publikigitaj en la revuo Destino, (1948-1953).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Varela Olea, Mª Ángeles (2021). «El existencialismo personalista de Carmen Laforet». Revista de Literatura, CSIC LXXXIII (165): 193-218. doi:10.3989/revliteratura. Konsultita la 6an de septembro 2021.
  2. Cfr. prologo "Historia de una novela", de la filo de Laforet, Agustín Cerezales, publikigita en la unua eldono de Al volver la esquina, n. 1001 de la kolekto Áncora y Delfín.
  3. Puntos de vista de una mujer - Carmen Laforet | Planeta de Libros. Konsultita la 10an de majo 2021.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carmen Laforet en la hispana Vikipedio.