Caroline Demmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Caroline Demmer
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1764 (1764-02-12)
en Berlino
Morto 14-an de aprilo 1813 (1813-04-14) (49-jara)
en Vieno
Profesio
Okupo teatra aktoro [#]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Caroline Friederike Wilhelmine DEMMER (fraŭline: Krüger; naskiĝinta la 12-an de februaro 1764 en Berlino, mortinta la 14-an de aprilo 1813 en Vieno) estis germana-aŭstra aktorino kaj kantistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Theater an der Wien (ĉ. 1815) en Vieno, la lasta laborposteno de Demmer kaj edzo ŝia

Caroline Krüger estis la fratino de la aktoro Karl Friedrich Krüger ekiginte sian teatran karieron jam en 1779 kiel 15-jaraĝulino. En 1786/87 ŝi laboris ĉe Joseph Bellomo en Vajmaro, en 1788/89 ĉe Gustav Friedrich Großmann kaj poste ĉe la Dietrich-societo kie ŝi edziniĝis al la kolonja kantisto kaj aktoro Carl Demmer.[1]

En la 16.11.1790 ŝi skribis leteron el Düsseldorf al kortega ĉambra konsilisto Franz Kirms Vajmaron por kandidati je nova vajmara kariero kun mencio de la nupto kaj de la aktora profesio edza.[2] Kune kun la edzo ŝi alvenis en la 4.2.1791 al Vajmaro deĵoronte ĉe la Kortega teatro.[3]; tie ŝi tre apogitis kaj de Goeto kaj de Ŝilero. En aprilo/majo 1794 ambaŭ foriris Frankfurton, kie furoris aparte Carl Demmer. Catharina Elisabeth Goethe, la goeta patrino, menciis lian publikan ŝatiĝecon plurfoje en leteroj adresitaj al filo sia.

En printempo 1804 la paro finfine venis al Vieno ĉe Teatro ĉe la Vieno. La vojaĝo kondukis disde Frankfurto tra Regensburg (kie ili alvenis en la 7.3. [4]). En Vieno Caroline Demmer havis sian debuton en la 8.7.1804 en la komedio Viktorine oder Wohlthun trägt Zinsen de Friedrich Ludwig Schröder.[5]

En 1813 loĝis la familio ĉe Laimgrube nr. 26 en teatranara loĝejo kie mortis la aktorino en la aĝo de 49 jaroj pro tuberkulozo.[6]

Familio[redakti | redakti fonton]

El la geedziĝo de Carl kaj Caroline devenas multaj gravaj vienaj artistoj, ekz.:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Pasqué: Goethe's Theaterleitung in Weimar, Leipzig 1863, Erster Band, p. 73–78 (interrete)
  • Katalog der Portrait-Sammlung der k. u. k. General-Intendanz der k. k. Hoftheater. Zugleich ein biographisches Hilfsbuch auf dem Gebiet von Theater und Musik. Zweite Abtheilung. Gruppe IV. Wiener Hoftheater, Wien 1892, p. 296.
  • Albert Richard Mohr, Frankfurter Theater von der Wandertruppe zum Komödienhaus, Frankfurt 1967, p. 157.
  • Margret Dietrich und Elisabeth Grossegger: Das Burgtheater und sein Publikum. Festgabe zur 200-Jahr-Feier der Erhebung des Burgtheaters zum Nationaltheater. Wien 1989

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bruno Thomas Satori-Neumann, Die Frühzeit des Weimarischen Hoftheaters und Goethes Leitung, Berlin 1922, p. 29–31.
  2. "Doch muß ich Ihnen noch vorher sagen daß ich mich… verändert und den Bruder des Herrn Demmer welcher zu der Zeit mit mir in Weimar war geheirathet habe. Mein Mann ist erster Tenorist und spielt im Lustspiel erste auch zweite junge Liebhaber…, er hat eine sehr angenehme Stimme und ist fest musikalisch." Ĉe: Pasqué (1863), p. 74–76.
  3. Christian August Vulpius, Eine Korrespondenz zur Kulturgeschichte der Goethezeit, eldonis Andreas Meier, Berlin 2003, volumo 2, p. 79.]
  4. Kp. Dieter Haberl, Das Regensburgische Diarium (Intelligenzblatt) als musikhistorische Quelle, Regensburg 2012, p. 391.
  5. Teatromuzeo viena, kolekto Anschlagzettelsammlung
  6. Wiener Zeitung, nr. 51 de la 29.4.1813, Amtsblatt, p. 158