Catherine Neilson
Aspekto
Catherine Neilson | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | angla • Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Catherine Neilson, voknome Catie angle kaj Kejti esperante, (naskiĝis en 1998) estas usona esperantisto kaj sciencisto. Ŝi estas estraro de TEJO kaj de Usona Esperantista Junularo (USEJ).[1]
Esperanta agado
[redakti | redakti fonton]Neilson lernis Esperanton en 2016, aliĝis lokan klubon kaj iĝis ĉiujara partoprenanto de Nord-Amerika Somera Kursaro.
Dum julio de 2019 ŝi sekretariiĝis je USEJ.[2] Ekde aŭgusto 2019 ĝis 2020 Neilson deĵoras kiel ĝenerala sekretario kadre de la estraro de TEJO.[1]
Dum marto 2020 ŝi iĝis esperantlingva jutubisto. En 2024, ŝi fariĝis la estro de la Usona Bona Film-Festivalo de Esperanto-USA post partopreno kiel juĝanto kaj premiita reĝisoro.
Persona vivo
[redakti | redakti fonton]Neilson estas patrino kaj loĝas en Durham.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Catherine Neilson (Kejti). TEJO. Arkivita el la originalo je 2020-06-20. Alirita 2020-06-18 .
- ↑ 2,0 2,1 Burton, Charlotte (2019). “Kejti Neilson”, Usona Esperantisto (4).