Catulle Mendès

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Catulle Mendès
Persona informo
Catulle Mendès
Naskiĝo 22-an de majo 1841 (1841-05-22)
en Bordeaux
Morto 8-an de februaro 1909 (1909-02-08) (67-jaraĝa)
en Saint-Germain-en-Laye
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per fervoja akcidento vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Catulle Mendès
Familio
Edz(in)o Judith Gautier • Augusta Holmès • Jeanne Mette vd
Amkunulo Marguerite Moreno • Augusta Holmès vd
Infanoj Jeanne Huguette Olga Mendès • Hélyonne Mendès • Marie Anne Claudine Mendès vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • libretisto • dramaturgo • romanisto vd
Aktiva dum 1860– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Catulle MENDÈS (n. la 22-an de majo 1841 en Bordeaux[1] - m. la 8-an de februaro 1909 en Parizo) estis franca poeto kaj verkisto el portugala-juda origino,

Vivresumo[redakti | redakti fonton]

Post infanaĝo kaj adoleskaĝo en Tuluzo, li alvenis en Parizo en 1859 kaj rapide iĝis unu de la protektatoj de la poeto Théophile Gautier. Li tuj ekhavis fifamecon pro la publikigo de sia Roman d'une nuit en la La Revue fantaisiste (1861), pro kiu li estis kondamnita al unumonata malliberigo kaj monpuno.

En 1866 Mendès geedziĝis kun Judith Gautier, la pli juna filino de lia mentoro Théophile. Ili baldaŭ apartiĝis, kaj en 1869 li komencis kunvivi kun la komponistino Augusta Holmès kun kiu li havis kvin infanojn. La paro disiĝis en 1886, kaj li poste geedziĝis kun la poetino Jeanne Nette, kiu devis esti sia lasta kunulino.

Frue dum la mateno de la 8-a de februaro 1909, la korpo de Mendès estis malkovrita en la subtraka pasejo de Saint Germain.

Parnasa skolo[redakti | redakti fonton]

Li estis aliancita kun la Parnasa skolo ekde la komenco de la movado kaj montris specialan metrikan kapablon en sia unua volumo de poemoj Philoméla (1863). Liaj kritikistoj notis ke la eleganta verso de liaj pli postaj volumoj estas eminenta prefere per lerta imito de malsamaj verkistoj ol de iu konsiderinda originaleco. Al la ĉiuflankeco kaj al fekundeco de la talento de Mendès estas montritaj liaj kritikaj kaj dramecaj skribaĵoj, inkluzive de pluraj libretoj, kaj en liaj romanoj kaj noveloj. Oni konsideras lin reprezentanto de la jarcentfina (fr: fin-de-siècle) estetiko, kaj uzis serĉatan kaj brilan vortprovizon.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La ampleksa verko de Catulle Mendès preskaŭ forgesiĝis hodiaŭ. En letero al la redaktoro publikigita en Figaro (1 majo 1906), Catulle Mendès skribis, ke leginte "Les Religions et les Philosophies de l'Asie centrale" de grafo de Gobineau en 1868, li havis la ideon de teatraĵo pri la Persa poeto kaj ano de la Báb-nomo Tahéreh (ankaŭ nomita Tahirih aŭ Qurrat al-´Ain)[2]. Li ankaŭ verkis erotikajn verkojn kiuj daŭrigas la francan tradicion de la libertina conte.

Literaturo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Catul Mendes, kelkaj verketoj, trad. Stéphane Verstaevel-Magnier, eld. , ISBN

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

(en) Virtual International Authority File (VIAF): 34460397

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) "Mendès, Catulle". JewishEncyclopedia.com
  2. (fr) À La Hauteur von Isma Forghani, L´Harmattan, ISBN 978-2-343-17990-2,