Cecilia Arizti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cecilia Arizti
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1856 (1856-10-28)
en Havano
Morto 30-an de junio 1930 (1930-06-30) (73-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianisto
vdr

Cecilia ARIZTI SOBRINO (la 28an de oktobro 1856 – la 30an de junio 1930) estis kuba komponisto, pianisto kaj muzika edukisto, kiu ludis en Havano, filo de Teresa Sobrino kaj de la fama pianisto, instruisto kaj komponisto Fernando Arizti [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum sia tuta vivo ŝi vivis en escepta arta kaj intelekta medio. La gepatra domo estis fama pro la oftaj artaj vesperoj, kie Cecilia interagis kun kubaj kaj eksterlandaj muzikaj kaj intelektaj figuroj.

De tre infana aĝo, ŝia patro instruis ŝin ludi klasikajn partiturojn, kaj en la aĝo de ok ŝi jam montris signojn de sia krea talento per la komponado de Ave Maria kaj mazurko, kiujn ŝia patro skribis sur notliniaro. Tiu talento manifestiĝis en kresko dum ŝia tuta vivo.

Francisco Fuente instruis al ŝi muzikteorion kaj ludi verkojn de la grandaj komponistoj Mozart, Beethoven kaj Liszt. Poste ŝi lernis ĉe la granda kuba pianisto kaj komponisto Nicolás Ruiz Espadero, kies aliĝo al la romantika eŭropeca tendenco forte influis en lia studentino [2].

Post kompletigi siajn studojn, Cecilia Arizti prezentiĝis kiel koncertpianisto en Kubo kaj Usono, kaj publikigis serion da komponaĵoj en Novjorko el malsimilaj ĝenroj.

Escepte de kelkaj verkoj, Cecilia Arizti elpensis sian tutan verkadon por solista piano, instrumenton kiun ŝi lerte kaj perfekte majstris. Tamen, ŝi ne neglektis laboron kun aliaj formatoj kiel ĉambra muziko kun verkoj por violono kaj piano kaj triopo por piano, violono kaj violonĉelo.

Je sia 37 jaraĝo en Havano ŝi premieris sian ĉambran triopon por piano, violono kaj violonĉelo kune kun la violonisto Rafael Díaz Albertini kaj la violonĉelisto Rafael Ortega.

Tiu ĉi verko estas konsiderata unu el la plej bonaj tiaspecaj produktitaj en Kubo en la 19-a jarcento kaj estas priskribita de la samtempuloj kiel "granda" kaj "kolosa" laboro. Ĝi montras grandan kvaliton, precipe la traktadon de la strukturo kaj ekvilibro de la instrumenta ensemblo.

Ĝi konsistigas la unuan verkon de ĉambra muziko verkita en Kubo de virino, kaj tial, estas “valora kontribuo al ĝenro kiu estis sufiĉe malofta kaj preskaŭ tute dominata de viroj, kaj en la krea kaj interpreta kampoj” (Valdés).

La solida akademia trejnado ricevita de la Majstro Espadero kondukis ŝin al rafinita stilo, perfekta ekvilibro inter lingvo kaj muzika formo, kaj bonega harmonia laboro en ŝiaj verkoj, kiuj montris la teknikan majstradon kiun ŝi posedis rilate komponadon” (Prof. Mirna Guerra).

Tamen, opinias la verkisto kaj muzik-sciencisto Alejo Carpentier, “la stilo de Cecilia Arizti estis pli prilaborita ol tiu de Espadero kaj iam ŝi emis ignori la virtuozecon tiel ĉeestantan en sia tempo”…. “Ni nur vidas la komponiston kiel ŝi povus esti, kiam ŝi skribas simplajn, simplajn paĝojn, kun mildigita romantika gusto” … “Nokturno” estas de malofta delikateco. Bedaŭrinde, Cecilia Arizti, same kiel sia instruisto, estis viktimo de ilia deziro labori laŭ la "bonaj ekzemploj" proponitaj de sia tempo.”

Ŝia tre introvertita karaktero limigis ŝiajn prezentadojn al malgrandaj salonoj aŭ muzikaj renkontiĝoj. Ŝi ludis la lastan fojon en du grandaj teatroj, Carnegie Hall kaj Chickering Hall (en), en Novjorko, en 1896. Cecilia Arizti lasis komponadojn kaj prezentadojn, pasie dediĉante sin al instruado, pri kio ŝi publikigis manlibron pri pianotekniko [3].

Per sia verkado de solida ellaborado kaj inspira gusto ŝi sukcesis eniri en la plej elektitajn sociajn rondojn de sia tempo. Tiel ŝi rezervis altnivelan lokon por virinoj en la arta kaj muzika kulturo de la lando. Ŝi estis la plej famkonata kaj respektata inter ĉiuj virinoj muzikistoj kiuj elstaris en la Havano de la 19-a jarcento.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 199 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

lalaboroj de Arizti estas por piano kaj komponitaj en Romantika stilo. Elektitaj laboroj inkluzivas:

  • Improvizita en F minoro
  • Vals pruntedonita
  • Romanza
  • Nocturn
  • Caprici
  • Reverie, Op. 16
  • Ĉambra Triopo por piano, violono kaj cello[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cantero, Alicia Valdés. (2005) Con música, textos y presencia de mujer (hispane). Ediciones Unión, p. 85. ISBN 978-959-209-577-9.
  2. Carpentier, Alejo. (2001) Music in Cuba. U of Minnesota Press. ISBN 9780816632299.
  3. 3,0 3,1 Ortega,Josefina Las Manos en la Piano. Arkivita el la originalo je 23 January 2020. Alirita 10 October 2010.