Cedynia
Cedynia | ||
Blazono | ||
Devizo: brak | ||
urbo • turisma celloko | ||
---|---|---|
Mapo
| ||
Genitivo de la nomo | Cedyni | |
Provinco | Okcidenta Pomerio | |
Distrikto | distrikto Gryfino | |
Komunumo | komunumo Cedynia | |
Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
Urborajtoj | 1299 | |
Koordinatoj | 52° 53′ N, 14° 12′ O (mapo)52.88333333333314.2Koordinatoj: 52° 53′ N, 14° 12′ O (mapo) | |
Areo | 1,67 km² | |
Loĝantaro | 1472 (en 2021) | |
Loĝdenso | 986,8 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 74-520 | |
Telefona antaŭkodo | 91 | |
Aŭtokodo | ZGR | |
TERYT | 4324306024 | |
Estro | Adam Andrzej Zarzycki | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | pl. Wolności 1 | |
Poŝtkodo de estraro | 74-520 | |
Telefono de estraro | 91 414-40-06 | |
Fakso de estraro | 91 414-40-06 | |
Komunuma retejo | http://www.cedynia.pl | |
Cedynia (kaŝube: Cedzëniô, Cediniô; dum la historio estis jenaj nomoj: Cidini, Zedin 1187, Ceden 1240, Cedene 1248, Zehden; germane: Zehden) - estas urbo en Okcidenta Pomerio en Pollando. Fine de 2021 en la urbo vivis 1 472 loĝantoj.
Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Gryfino.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam dum la 7a - 6a jarcentoj a.K. aperis sur la tereno de la hodiaŭa urbo, la defenda setlejo de la Kulturo de Luzacio. Ĉe tiu burgo la unua pola princo Mjeŝko la 1-a kaj lia frato Czcibor batalis kaj venkis kun la germana markgrafo Hodon, nun nomata Batalo de Cedynia (vidu la apudan foton de la monumento de tiu batalo). En la ĉirkaŭaĵo oni konstruis tiam plurajn klostrojn. i.a. en la jaro 1266 klostron de cistercianoj en la urbo. Malfacila financa situacio de la Teŭtona Ordeno devigis ilin vendi la urbon al Brandenburgio, en kiu regis tiam Frederiko la 2-a "Fera" el dinastio de Hohencolernoj (la elektisto brandenburgia).
La fundamento de la disvolvo de la urbo estis agrikulturo, bredado de brutaro kaj fiŝkaptado. En la jaro 1885 Cedynia ekhavis la plej grandan nombron de la loĝantoj dum sia historio, t.e. 1892 da urbanoj.
En la jaro 1910 la nombro de la loĝantoj malgrandiĝis al 1533, kaj en la jaro 1939 ekestis ĝis 1738 da loĝantoj.
Post la fino de Dua Mondmilito la urbo eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio (vidu la apudan mapon).
En la jaro 1972 oni solene festis la 1000-jaran datrevenon de la batalo ĉe Cedynia.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Tadeusz Białecki, Słownik współczesnych nazw geograficznych Pomorza Zachodniego z nazwami przejściowymi z lat 1945-1948, Szczecin: Książnica Pomorska w Szczecinie, 2002.
- Zygmunt Boras, Książęta Pomorza Zachodniego, Poznano: Wydawnictwo Naukowe Uniwersytetu Adama Mickiewicza, 1996.
- Jarosław Kociuba, Pomorze. Praktyczny przewodnik turystyczny po ziemiach dawnego Księstwa
Pomorskiego, Szczecin: Walkowska Wydawnictwo, 2012.
- Joanna Nowosielska-Sobel, Edward Włodarczyk, Prasa jako źródło do dziejów Śląska i Pomorza w XIX i XX wieku, Szczecin: Wydawnictwo Naukowe Uniwersytetu Szczecińskiego, 2005.
- Jan Maria Piskorski, Pomorze Zachodnie poprzez wieki, Szczecin: Zamek Książąt Pomorskich, 1999.
- Zygmunt Świechowski, Sztuka Pomorza Zachodniego, Warszawa: Państwowe Wydawnictwo Naukowe, 1973.