Centrum Warenhaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centrum Warenhaus
negoco vd
Dum nekonata - 1990
Lando Germana Demokratia Respubliko
vdr
Emblemo de Centrum Warenhäuser

Centrum estis ĉeno de grandmagazenoj kaj filia societo de Handelsorganisation HO en la Germana Demokratia Respubliko. Tiaj grandmagazenoj troviĝis en pli grandaj urboj de GDR kaj estis ofte pli grandaj ol la aĉethaloj de la Konsum-kooperativo. Multaj havis metalan fasadon por pli rapida identiĝo.

Privatigo de la vendejoj post la Turniĝo[redakti | redakti fonton]

Post 1990 la tiamaj 14 Centrum-grandmagazenoj estu disdonataj - laŭ la planoj de Treuhandanstalt - inter la okcidentgermanaj ĉenoj Karstadt (6x), Kaufhof (5x) kaj Hertie (3x).

Malnovaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj Centrum-grandmagazenoj estis instalitaj en jam antaŭe ekzistinaj vendejkompleksoj, kiel en Chemnitz (Schocken, Tietz) aŭ en Görlitz (HO-Warenhaus).

Arkitekturo de la nove konstruitaj ejoj[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 1965 faritis la unua tranĉo per la ŝpato por la starigo de la unua moderna grandmagazennovkonstruaĵo laŭ tipe orientgermana muntad-konstrumaniero en la nova urbo de Hoyerswerda (hodiaŭ: Lausitzer-placo). Aliaj modernaj konstruaĵoj, kiel ekz. de ĉe Altmarkt en Dresdeno estiĝis laŭ la dominanta stilo de socialisma klasikismo. Partoj de la novaj konstruaĵoj en la kelo povus servi eĉ kiel ŝirmejoj en kazo de naturaj aŭ militaj katastrofoj (ekz. en Suhl kaj Berlino/Anton-Saefkow-placo).

Post 1970 serio da novaj ejoj faritis en la stilo de klasika moderno, ekz. ĉe Aleksandra Placo de Berlino, en Dresdeno ĉe Prager-strato kaj en Magdeburg (Breiter Weg) kun novstila fasado el aluminio. Tiam uzitis ankaŭ konstruaĵeroj de ŝtalbetono (ekz. plafonoj en Dresdeno). La aluminia fasado en Suhl dizajnitis de Fritz Kühn. La plej granda kaj moderna Centrum-grandmagazeno starigitis finfine en Berlino apud la Eosta stacidomo.

La eksperimentaj metalaj fasado estis elemento emblema de Centrum-ĉeno, kiel kaheloj sur ejoj de la okcidentgermana firmao Horten AG, tamen ĉiam kun individua prilaboro. Ĉar la metalaj fasadoj ne estis monumentprotektitaj ili ofte anstataŭitis (ekz. ĉe Kaŭfhof, Berlin-Alexanderplatz) respektive tute malkonstruitis (Karstadt Dresden); en originala ekstera stato estis ankoraŭ la grandmagazeno en Magdeburg (ekde 1991 Karstadt)-

Utiligo post la fino de Centrum Warenhaus 1990[redakti | redakti fonton]

  • Post la unuigo de Germanio la plejparto de la grandmagazeno daŭrigis la funkcion. Post ekonomiaj malfacilaĵoj de la firmao Karstadt kelkaj pluaj magazenoj fermitis, ekz. en Halle (Saale) aŭ Hoyerswerda (aprilo 2007).
  • En Dresdeno la iama Centrum-aĵo makonstruitis kaj anstataŭitis per pli granda konstruaĵo laŭ planoj de Peter Kulka: ĝi reorientiĝas kaj ekstere kaj laŭnome pri la Centrum-historio (Centrum-Galerie).
  • En Suhl alikonstruo fariĝis ekde oktobro 2005. Tiam la alteco de la inter 1966-69 fare de Heinz Luther (kolektivo), Ulrich Möckel, Fritz Popp konstruita halo reduktitis je 2 etaĝoj; post la remalfermo en februaro 2008 ne plu estis nek ornama metalfasado de Fritz Kühn nek ŝtuparo bela de Waldo Dörsch.
  • La ejo en Berlin-Alexanderplatz (dizajno: Josef Kaiser, 1967–1970) alikonstruitis kaj pligrandigitis en 2004/2005. La tradicia fasado anstaŭitis per nova grejsa fasado de Josef Paul Kleihues.
  • La en 1981 malfermita magazeno de ĉe Mansfelder-strato en Halle ekuzitis, post fermo en 2007, por ekspozicioj kaj diversaj aliaj kulturprojektoj. Ekde 2009 ĝi gastigas meblo-fakvenedjon.
  • La ejo de Theodor Althoff el al 1914-a jaro en Lepsiko malkonstruitis - krom la monumentprotektitaj fasadoj - kaj remalfermitis en aŭtuno 2006 estante en pliigita grandeco (30000 kvadratmetroj).

Lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Berlin-Alexanderplatz: transpreno de Kaufhof, nova fasado, alikonstruo je galerio
  • Berlin-Friedrichshain (Orienta stacidomo): Kaufhof post intertempa transpreno far Hertie, alikonstruo je galerio; fermita 2017
  • Dresdeno-Altmarkt: post malfermo de nova konstruaĵo de ĉe Prager-strato ĝi fermitis
  • Dresden/Prager-strato: transpreno de Karstadt, post kunfandiĝo kun Hertie 1994 planoŝanĝo - Karstadt transprenas la komencitan Hertie-novokonstruaĵon kun etaj ŝanĝoj kaj Hertie iras en la iaman Centrum-domon; post la fermo de la Hertie-domo (2004) ĝi malkonstruitis kaj anstataŭitis per Centrum-Galerie kun aparta, granda sporto-sekcio
  • Galerioj Anger 1 en Erfurto: transpreno far Hertie; post provizora alikonstruo sub kontrolo de Karstadt ĝi fine fariĝis Karstadt-domo
  • Görlitz: la iama posedanto Karstadt (1929-1945) transprenis la tuton; restaŭrado laŭ severaj monumentprotektaj reguloj; fermo en 2009, ekde 2013 planoj je remalfermo fare de la investinto el Lübeck
  • Halle: transprenis la tuton Karstadt; planoj je translokigo al Markt-placon en novan ejon malrealigita; fermo en 2007
  • Hoyerswerda: transprenis la kulturan monumenton la firmao Karstadt; en 2004 vendejo por varoj je rabatitaj prezoj; fermo en 2007, hodiaŭ vendejo filia de Aldi Nord
  • Chemnitz: transpreno far Kaufhof en 1990/91, 2001 fermo de ambaŭ domoj (Tietz kaj Schocken) post malfermo de novkonstruaĵo de ĉe la centra busa haltejaro; la Tietz-domo kaj la Schocken-domo iĝis muzeoj resp. popola altlernejo
  • Lepsiko: transpreno de la iama posedanto Karstadt; nova malfermo post 2006
  • Magdeburg: transpreno far Karstadt, poste kompleta alikonstro kaj restaŭrado
  • Neubrandenburg: transpreno de Kaufhof; estinteco malklara
  • Rostock: transpreno de Kaufhof post intertempa tenado far Karstadt (1990/91); en 1998 alkonstruo je Galeria-Kaufhof
  • Schwedt: transpreno far Hertie, fermo en 1996, alikonstruo kiel normala aĉetadcentro
  • Suhl: transpreno de Kaufhof post intertempa tenado far Karstadt (1990/91), fermo en 2006, alikonstruo je aĉetadcentro

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Centrum Warenhaus en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]