Aldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldi
brand name • supermarket chain vd
Dum 1961 - nekonata/nuntempe
Sidejo Essen
filiaj kompanioj Hofer • Leader Price vd
Partoprenanta Aldi Nord • Aldi Süd vd
TTT Oficiala retejo
vdr
2015

Aldi, mallongigo de Albrecht Discount aŭ de "AL"-brecht "DI"-svendistoj, estas konzerno de superbazaroj kiu estis fondita en 1946 de la fratoj Karl (1920-2014) kaj Theo Albrecht (1922-2019) en Mülheim an der Ruhr.

Ĉar la fratoj ne interkonsentiĝis pri la akcepto de tabakaĵo en la sortimento, en 1961 la kompanio estis dividita en Aldi Nord kun cigaredovendado (gvidata de Theo) kaj Aldi Süd sen cigaredovendado (gvidata de Karl). Tamen ambaŭ kompanioj havas amikan rilaton kaj elpaŝas kune en la direkto de la liverantoj. Cetere Aldi Süd ekde 2003/2004 ankaŭ vendas tabakaĵojn.

La limo inter ambaŭ Aldi-oj kondukas rekte tra Germanio kaj sekvas parte la fluon de la rivero Ruhr. Ambaŭ Aldi-oj ankaŭ aktivas en la eksterlando. Aldi-Nord butikoj troviĝas en Belgio, Danio (ĝis 2022/23), Francio (Aldi Marché), Hispanio, Luksemburgio, Nederlando, Pollando kaj Portugalio. Aldi-Süd aktivas en Aŭstralio, Aŭstrio (Hofer), Britio, Ĉinio (ekde 2019), Hungario, Irlando, Italio, Slovenio, Svisio (Aldi Suisse) kaj Usono. Reprezentiĝo de Aldi-Süd en Grekio funkciis nur inter 2008 kaj 2010.

La prezoj ĉe Aldi estas malaltaj ĉar la kompanio reduktas kostojn per la aĉetado aŭ luprenado de butikdomoj sur malmultekostaj lokoj kaj sobre instalas ilin. La sortimento estas limigita kaj malofte entenas varomarkojn. Krom tio oni senkompate intertraktas kun la liverantoj. Etaj liverantoj kiuj entute dependas de Aldi, ofte opinias ke ili estas devigataj malumultekoste liveri.

Krom nutraĵo Aldi ankaŭ ĉiusemajne vendas, por tre malalta prezo, etan sortimenton da aliaj produktoj (ekz. komputiloj). Tiuj ĉiusemajne estas rekomendataj en anoncoj en la grandaj ĵurnaloj kaj en la flugfolio 'Aldi informas'. Kiam la filioj merkrede malfermiĝas, estas granda alkuro por tiuj artikloj kaj ili estas jam elĉerpitaj post kelkaj horoj.

Aldi longtempe havis la imagon de superbazaro por malriĉaj homoj kun malbonaj artikloj. Nuntempe de tiu imago restis malmulte: ankaŭ pli riĉaj homoj aĉetas ĉe Aldi kaj el esploro montriĝis ke la produktoj havas bonan kvaliton. En Germanio Aldi hodiaŭ atingis eĉ kultstatuson. Multaj admirantaraj retejoj estas dediĉataj al tiu butikaro kaj eĉ ekzistas novaĵgrupo por la Aldi-ŝatanto ([1]).

Aldi estas konata pro ĝia nekomunikemo. La kompanio ekzemple ne havas novaĵoservon, la dungitaro ne rajtas paroli kun la amaskomunikiloj kaj la estraro neniam volas esti intervjuata.

La Aldi-Gruppe posedas mondskale ĉ. 6.400 filiojn. 3800 el tiuj estas Aldi Nord kaj 2600 apartenas al Aldi Süd. Ekspertoj taksas ke la tuta kompanio en 2003 havis vendosumon de 23,5 miliardoj da eŭroj.

Aldi entute estas propraĵo de la familio Albrecht. Probable la fratoj ĝis ilia forpaso estis la plej riĉaj homoj de Eŭropo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La 'Aldi-limo'. Blua: Aldi Nord; oranĝa: Aldi Süd
kaj tutmonde, samaj koloroj:
Blua Aldi Nord; oranĝa Aldi Süd