Ceramiko de Muel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ceramiko de Muel (14a-18a jarcentoj).

La Ceramiko de Muel, loko de la regiono Aragono, Hispanio, je 27 km de Zaragozo, referencas al la produktado de ceramiko ĉefe ekde fino de la 14-a jarcento ĝis nun. Precipe en la komarko Campo de Cariñena,[1] Muel, kun Calatayud kaj Villafeliche, estis unu de la ĉefaj produktejoj de mudeĥara ceramiko plej gravaj de la Regno Aragono kaj ties famo estis dokumentita ekzemple jam en 1585 en la rakonto de la pafarkisto Henriko Cock, membro de la kortego de Filipo la 2-a, pasinta tra Muel.​[2]

Tiu produktado estas dividebla en du ĉefaj etapoj, nome la antaŭa kaj la posta al la forpelo de la moriskoj en 1610.[3]​ Krom vazaro por uzado hejma, religia, apoteka, sansistema kaj funebra (tomboŝtonoj), Muel elstaris pro sia produktado de azuleĥoj, konservitaj en ŝirmejoj, plankoj kaj arkitekturo de religiaj kaj y civilaj konstruaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento fare de Alfonoso la 1-a. Sed plue restis multaj islamanoj en la loko, unue mudeĥaroj kaj poste kristanigitaj moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo kaj ceramiko, kiu konsistigis la majoritaton de la loĝantaro.[4] Tiuj estis akceptitaj kiel laborema lokanaro kaj tial Pedro la 4-a en 1383 havigis al ili privilegiojn. La ceramikistoj de Muel havis siajn plej fruajn atelierojn ekster la enmurega areo, ĉe la rivero Huerva lime kun la reĝa vojo al Zaragozo.​

Orkolora telero de ceramiko de Muel (en la Walters Art Museum). Kun subskribaĵoj de la ceramikistino kaj de la atelierestro.

En 1585 oni registris la gravan rolon kiun ludis la industrio de ceramiko inter la lokanoj. Sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio fare de Filipo la 3-a, kio rezultis en krizo por la loko. La novaj lokanoj pluigis la laboron por ceramiko kaj potfarado, tiel ke ĝis komenco de la 20-a jarcento Muel plue estis unu de la ĉefaj ceramikaj centroj de Aragono, kun laboro farita ĉefe en primitivaj grotoj. Pascual Madoz, en sia Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España de 1845, registris, ke Muel havis ĉirkaŭ 20 fabrikojn de ceramiko, unu farunmuelejon kaj unu pri verniso.

Oni ne certas pri kiam startis la arta ceramiko en Muel, sed ja oni komprenas, ke la geografia medio ege influis super la potfarada stilo. La rivero Huerva havigis abundan akvon, kaj estis ankaŭ bonkvalito de argilo, produkto de miksaĵoj de teroj de apudaj lokoj. Sekve en 1048 alvenis al Zaragozo ankaŭ la plej fruaj azuleĥoj devenaj de la muelaj ceramikfabrikoj, laŭ mendo de Aben Tafa, ankoraŭ en islama regno. En la 16-a jarcento, la konstruitaj ceramikejoj okupis etendon de pli ol duono da kilometro; kronikoj de 1580 registris, ke preskaŭ ĉiuj lokanoj laboris tiusektore. Tamen laŭlonge de la 19-a jarcento la ceramiko dekadencis en la municipo kaj ĉirkaŭ la mezo de la 20-a jarcento jam restis en Muel nek forno nek ceramikisto aktiva.

Ornamaj azuleĥoj, de la sonorilturo de la preĝejo de Utebo, farita en 1545 fare de moriskaj ceramikistoj de Muel.

Ĉiuokaze lastatempe, la ceramika industrio de Muel rekuperiĝis kaj eĉ floras. Aktuale estas ses ceramikaj atelieroj en kiuj oni produktas popularan ceramikon de Muel, alterne kun la fabrikado de moderna artkreiva ceramiko. Aparte ekzistas almenaŭ unu ateliero por ekskluziva produktado de tiu lasta. Krome oni organizas ekspoziciojn de ceramiko.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

En potfarado, kaj en teknikoj kaj en koloroj kaj motivoj, la ceramiko de Muel fandis la originalajn islamajn trajtojn kun kristanaj, gotikaj kaj renesancaj influoj. La moriska vazaro lasis telerojn, bovlojn, kruĉojn, kaj similajn manĝ- kaj trink-ujojn. En malferma ceramiko, la interino montras geometriajn, spiralajn aŭ cirklajn ornamojn, kaj en la plej luksaj aĵoj aperas ornamaj elstaraj aldonoj aŭ ĉizaĵoj kun formo de floroj aŭ aliaj vegetalaj motivoj kiuj sugestas influojn de valencilanda ceramiko de PaternaManises.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Seseña, Natacha (1997). Cacharrería popular. La alfarería de basto en España. Madrid, Alianza Editorial. ISBN 84-206-4255-X. p. 122.
  2. Álvaro Zamora, Isabel (1981). «Aragón». Cerámica esmaltada española. Barcelona: Editorial Labor. ISBN 84 335 7301 2. p. 118.
  3. Álvaro Zamora 1981: p. 111
  4. Navarro Espinach, Germán (2009-2010). «Ciudades y villas en el Reino de Aragón el siglo XV. Proyección institucional e ideología burguesa». Anales de la Universidad de Alicante. Historia Medieval. 16. pp. 195-221.