Huerva (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huerva (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 128 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj [[]]
vdr

La rivero Huerva nomita populare ankaŭ La Huerva,[1] estas rivero de nordorienta Hispanio, alfluanto de la grandrivero Ebro. Ĝi ekfluas en la montaro Sierra de Cucalón, Iberia Sistemo, en Fonfría, Teruelo, sur 1280 m de altitudo. Ĝi pasas ĉe lokoj kiel Fonfría (ekfluo), Bea, Lagueruela, Ferreruela de Huerva, Villahermosa del Campo, Badules, Villadoz, Villarreal de Huerva, Mainar, Cerveruela, Vistabella de Huerva, Tosos (iam Alcañiz de la Huerva), Villanueva de Huerva, Mezalocha, Muel, Mozota, Botorrita, María de Huerva, Cadrete, Cuarte de Huerva, kaj, fluinte 128 km, enfluas al la rivero Ebro ĉe la urbo Zaragozo. Ĝi havas basenon de 1020 km². Ĝia averaĝa kontribuo al Ebro estas de 67 hm³ ĉiujare.

La rivero Huerva ĉe Muel.

En la monato septembro 1830, la rivero Huerva suferis du gravajn altajn akvonivelojn. La unua okazis la 2an, ruinigis la muregojn de Ojo de la Huerva. La dua la 13an estis tiom granda ke enirante en la fluejon de la grandrivero Ebro, haltigis ĝian fluadon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En hispana lingvo, riveroj ne estas inaj, sed "la" estas ina.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]