Cerecinos del Carrizal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cerecinos del Carrizal
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49125
Demografio
Loĝantaro 108  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 5° 39′ U (mapo)41.683333333333-5.6530555555556Koordinatoj: 41° 41′ N, 5° 39′ U (mapo) [+]
Alto 687 m [+]
Areo 17,24 km² (1 724 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cerecinos del Carrizal (Provinco Zamoro)
Cerecinos del Carrizal (Provinco Zamoro)
DEC
Cerecinos del Carrizal
Cerecinos del Carrizal
Situo de Cerecinos del Carrizal
Cerecinos del Carrizal (Hispanio)
Cerecinos del Carrizal (Hispanio)
DEC
Cerecinos del Carrizal
Cerecinos del Carrizal
Situo de Cerecinos del Carrizal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cerecinos del Carrizal [+]
vdr

Cerecinos del Carrizal [zereZInos delkariZAL] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Cerecinos del Carrizal estas etimologie tradukebla al Ĉerizarbetoj (laŭvorte) aŭ plej verŝajne Cerealejo de la Kareksejo, pro kio aperas tri kanoj en la malsupra duono de la blazono.

Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 112 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 25 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1153 kiel aparteno al la Monaĥejo de San Martín de Castañeda. En 1183, la reĝo Fernando la 2-a de Leono pasigis la loĝlokon al la Ordeno de Sankta Johano kaj ĝi poste suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]