Cesare Zavattini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cesare Zavattini
Paolo Monti - Servizio fotografico - BEIC 6341413.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1902 (1902-09-20)
en Luzzara
Morto 13-an de oktobro 1989 (1989-10-13) (87-jara)
en Romo
Lingvoj itala lingvo
Ŝtataneco ItalioReĝlando de Italio
Alma mater Universitato de Parmo
Okupo
Okupo scenaristo • ĵurnalisto • dramaturgo • verkisto • reĝisoro • bildliteraturisto
Information icon.svg
vdr

Cesare ZAVATTINI (20a de septembro 1902 – 13a de oktobro 1989) estis itala scenaristo kaj unu el la unuaj teoriuloj kaj proponantoj de la novrealisma movado en la itala kinarto.

En 1935, li renkontiĝis kun Vittorio De Sica, kio ekis partnerecon kiu produktis ĉirkaŭ dudek filmoj, inter kiuj majstroverkoj de la Itala novrealismo kiel Sciscià (1946), Ladri di biciclette (1948), Miracolo a Milano (1951), kaj Umberto D. (1952).[1]

En sia nura esperto en Holivudo, Zavattini verkis la scenaron por la filmo "The Children of Sanchez" (1978) bazita sur samtitola libro de Oscar Lewis, nome klasika studo de meksika familio.

Reĝisoroj[redakti | redakti fonton]

Inter multaj famaj reĝisoroj de itala kaj internacia kino kun kiuj Zavattini kunlaboris en siaj pli ol 80 filmoj estas jenaj:

Krome, en la novelo "La Santa," de la Nobel-premio pri literaturo Gabriel García Márquez rolulo nomiĝas laŭ Zavattini. En la rakonto, la rolulo estas instruisto de kino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Barilli, Renato (1997). Le opere e i giorni di Cesare Zavattini. Dipinti (1938-1988). Bora. p. 172. ISBN 978-88-85345-57-7.