Charles Jean Brunet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Jean Brunet
Persona informo
Aliaj nomoj Nazumulo • Li • Ŝiŝinet
Naskiĝo 5-an de junio 1875 (1875-06-05)
en Bordeaux
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto • maŝinisto
vdr

Charles Jean BRUNET [brune] (ps. Nazumulo; Li; ŝiŝinet) (5-a de junio 1875 – ? ) estis franca esperantisto kaj meĥanikisto pri stebiloj. Li estis prezidento de la Filio Ĵironda de l'aŭto- motor-ciklo-reparistoj en Francio. Nask. 5 jun. 1875 en Bordeaux, Ano-fondinto de la EG en B. (okt. 1902) kaj kas. de 1905. Dumviva ano de SFPE kaj UEA, del. de UEA seninterrompe de 1908. Faris gravajn servojn helpe de E per la serĉo de vunditaj kaj malaperintaj soldatoj dum la milito. Gvidis kursojn ankaŭ per radio ("Soud-Ouest"). Verkis amuzaĵojn (ŝaradoj, enigmoj ktp.) por La Esperantisto; Tra la Mondo, Tra la Filatelio ktp Versaĵo en La Revuo, kanzonoj, kiuj estis kantataj dum grupaj festoj, aperis en La Vagabondo.